Sankta Tito Brandsma O. Carm.
27a julio, memoro
 

Karmelano,
pastro,
profesoro,
esperantisto,
martiro.



el la Roma Martirologio:

En la koncentrejo de Dachau, Bavario, en la jaro 1942a, la beata Tito Brandsma, karmelana pastro kaj martiro. De nederlanda nacieco, li eltenis kun glata koro, por la defendo de la eklezio kaj de la homa digneco, ĉiaspecajn turmentojn kaj kruelaĵojn, donante ekzemplon de dolĉega karitato rilate al siaj kunkarceruloj kaj ankaŭ al siaj turmentistoj.


Tito Brandsma estis deklarita beatulo la 3an de novembro 1985a, en Romo, fare de Papo Sankta Johano Paŭlo la IIa, kaj kanonizita la 15an de majo 2022a, en Romo, fare de Papo Francisko.

Biografio

Naskiĝinta en Bolsward (Nederlando), Tito Brandsma monaĥiĝis ankoraŭ juna en la Karmela Ordeno. Ordinita pastro en 1905, li doktoriĝis pri filozofio en Romo. Li instruis en diversaj lernejoj en Holando kaj estis nomumita profesoro pri filozofio kaj historio de la mistiko, kaj poste Rector magnificus en la Katolika Universitato de Nimego (Nijmegen). Li estis gazetisto kaj eklezia konsilisto de katolikaj gazetistoj. Lia fideleco al la Evangelio ĉiam manifestiĝis, ĉefe dum la okupado de la germana armeo: li luktis kontraŭ la disvastigo de nazia ideologio, por defendo de katolika edukado kaj libero de gazetaro. Tial li estis arestita. Li tiam vivis sian Kalvarion; en 1942, li estis mortigita en Dachau. Ĝis la fino, li daŭre alportis kuraĝigon kaj pacon al siaj karceraj kamaradoj kaj faris bonon eĉ al siaj ekzekutintoj.


Citaĵo

«La novpaganismo nu povas malkonfesi la amon, tamen la historio instruas al ni ke, malgraŭ ĉio, ni venkos tiun novpaganismon per la amo. Ni ne forlasos la amon. La amo perlaboros al ni la koron de tiuj paganoj. La naturo estas pli forta ol la filozofio. Ia filozofio nu kondamnas kaj forĵetas la amon kaj nomas ĝin malforteco, tamen la vivanta atesto de la amo ĉiam renovigos ĉi ties potencon por kapti kaj konkeri la koron de la homoj.» (el Itinéraire spirituel du Carmel)

 
 

Kolekto (liturgia preĝo en la tago de lia memoro)

Dio, fonto kaj origino de ĉia vivo,
    vi donacis al beata Tito
    la fortecon de via Spirito
    por proklami la liberecon de la Eklezio
    kaj la dignecon de la homo,
    trapasante persekutadon kaj morton;
Donacu al ni, per lia propetado,
    ne ruĝiĝi pri la Evangelio
    por ke venu via regno de justeco kaj paco,
    kaj scipovi rekoni vian mizerikordon
    en ĉiuj eventoj de la vivo. Per Jesuo Kristo nia Sinjoro…



Dokumentoj en formato pdf:

- Preĝo de sankta Tito Brandsma 'Antaŭ la bildo de Jesuo' en du tradukoj, unu de Manuel Halvelik, unu de Roderic McDermott (+ nederlanda originala teksto, + franca traduko)

- Kvarpaĝa libreto por la meso je lia memoro, la 27an de julio. (+ preĝoj eldiritaj de la pastro)

- Du artikoloj pri Tito Brandsma en la revuo Espero Katolika, en 1973a kaj en 1985a.