Kristnaska rondletero el la
Monaĥejo "Ut unum sint" (ili estu unu)
Syros, Grekio

dec. 2006a

italiano - esperanto

Karegaj gefratoj,
              La Sinjoro donu al vi Pacon!

Kiel ĉiujare je Kristnasko, ni venas ĉe vi por vin danki pro via amikeco, pro via spirita kaj materia subteno kaj por certigi vin pri nia preĝo kiu metas en la koro de Jesuo ĉiujn viajn dezirojn, viajn projektojn kaj viajn necesojn. Ni sentas nin amataj de ĉiu el vi, kaj ni scias ke kiam oni vere amas oni deziras scii kion la alia vivas; jen, do kelkaj niaj novaĵoj.

Vintro silenta, tamen vivplena!

En januaro ni partoprenis en la katedralo, kune kun la diocezaj fideluloj, kun nia Episkopo Franĉesko kaj kun ĉiuj pastroj, en la nun jam tradicia rendevuo de la unua tago de la Novjaro, dediĉita al la porpaca preĝo, kun la ĉeesto de la ortodoksa Metropolito de Syros, Doroteo. Je la fino de la preĝo oni legis kunigitan mesaĝon de nia Episkopo kaj de la Metropolito, kiuj por la unua fojo kune sin adresis kiel Pastroj al la popolo de Dio al ili konfidita, por ĝin instigi al paca pensmaniero je reciproka interparolo kaj akcepto. Kiuj estu signo kaj atesto pri tiu amo kaj unueco kiuj pere de fermentiĝo de vera kristana vivo fariĝas gisto de paco por la tuta mondo. Tiu ĉi unua kuna mesaĝo, legita en ĉiuj preĝejoj el Syros, kaj katolikaj kaj ortodoksaj, havis grandegan eĥon en la tuta Grekio.

La malvarmo ne haltigis nian abatinon, Patrinon Kiara Franĉeska, Prezidantino de la Italaj Klaraninoj Kapuceninoj, kiu venis nin viziti, kune kun sia Anstataŭantino, Patrino Stefania Monti.

Ni ekis monatan renkontiĝon preĝan kun niaj diocezaj pastroj (kiu ankoraŭ daŭrigas) Temas pri momento pasita antaŭ Jesuo por respondi al Lia invito farita al la disĉiploj: "Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu."

Oni nin informis pri la ekzisto de lernejo pri greka lingvo por fremduloj, eĉ senpaga, kaj Annarita kaj Eliza tuj komencis viziti ĝin kun grandega progreso en la lernado de la lingvo. Granda riĉiĝo estas ankaŭ la renkontiĝo kun la lernej-gekamaradoj, kiuj venas el la plejdiversaj partoj de la mondo: Albanio, Georgio, Ukrajnio, Kanado, Hindio, Anglio, Svislando, Finlando...

Dum tiu ĉi periodo ni renovigis nian restadrajtigilon por Grekio, ĝi validas kvin jarojn.

La Episkopa Konferenco konfidis al ni taskon kiu nin okupos dum diversaj monatoj ĉi jare: la algluo de la paĝindikiloj en la noveldonitaj liturgiaj libroj. Unuafoje la Katolika Eklezio kiu estas en Grekio, post la liturgia reformo de la Dua Vatikana Koncilio, havos oficialan eldonon de la Meslibro. Entute ni algluis dudekmil paĝindikilojn! Ni ĝojas ĉar danke al ĉi tiu laboro ni povos ĉeesti spirite ĉie ajn kie oni celebros la Eŭkaristion. Ni kore dankas la Bindejon Promo el Camposampiero, kiu liveris kaj donacis al ni ofereme la necesan materialon.

Printempo, sezono de la "noveco"

Je la fino de la monato marto venis p. Amedeo Cencini por prediki la Spiritajn Ekzercojn al niaj pastroj. Li pasis kun ni kelkajn horojn lasante al ni la guston de frata renkonto plena de simpleco kaj dolĉeco.

Kun la komenco de la bela vetero, ni, finfine, kompletigis la anstataŭon de ĉiuj fenestroj de nia domo aldone al tiuj de la preĝeja kupolo.

Iaj aferoj okazas nur en monaĥejo! Malmultajn tagoj antaŭ Pasko ni ricevis telefonalvokon fare de la nacia entrepreno pri telekomuniko kiu nin petis ĉu ni akceptas alvokon alvenintan de Filipinoj je nia elspezo, por franjo Annarita! Sciante ke ĉi lasta havas rilatojn neesplikeblajn kaj neatenditajn kun ĉiulokaj kaj ĉiutempaj uloj... ni konsentis ke oni paroligu kun ni la misteran filipinan interparolanton. Tiu ĉi sin prezentis kiel pastron kaj pripetis Annaritan, kiu tamen ne povis komuniki en la angla kaj transdonis la telefonon al kiu kapablis tion fari. Konklude, nia transoceana amiko volis monon kaj kiam ni diris al li ke ni ne povas lin helpi, li nin diris ke vere li estas islama teroristo kaj minacis eksplodigi la monaĥejon. Ni promesis al li ke ni preĝos por li kaj dum ni mallevis la ricevilon, mirigitaj pli ol iam ajn, ni nin demandis kiel Annarita finiĝis eĉ en Filipinoj kaj en kaŝejo de banditoj! Valoris la peno pagi la telefonalvokon pro la grandaj ridegoj kiujn ni faris.

Ne multajn semajnojn pli... malfrue, sarkinte en nia ĝardeneto la tutan herbaĉon kreskintan dumvintre kaj sekiginte ĝin sub la suno, dum ia senventa vespero ni havis la belan ideon bruligi ĉion por iom ordigi la ĝardenon. Sufiĉis kvin minutoj da densa fumo por incitegi la konsterniĝon ĉe la loĝantoj de Ano Syros, kiuj alkurintaj sur la strato, kiu antaŭas la ĝardenon, ekkriis je fajro per plej diversaj komentoj kiujn ni aŭdis, kaŝitaj ĉe la roko, sen povi nin vidigi. Iu tre zorgema homo alvokis la fajrobrigadanojn kiuj tuj venis fajfegante. Bonŝance, Annarita - ĉiam ŝi - akceptis la fajrobrigadanojn ĉe nia pordo, kaj sen enirigi ilin tuj senĝene ilin forsalutis, dirinte ke ni sufiĉis tute solaj por venki tiun incendieton. Tiuj homoj ne rezistis eĉ iomete kontraŭ ŝi; eble ili estis ŝokitaj pro la memfido per kiu Annarita babiladis per greka lingvo ne komprenebla de la plimulto da homoj.

Ni revenas nun al pli seriozaj aferoj. Dum la monato majo ni travivis gravan okazintaĵon por la plifortigo de la bonaj rilatoj inter la Katolika kaj Ortodoksa Eklezio en Syros. La Ĉefepiskopejo de Milano donacis al Syros relikvon de Sankta Nikolao, sanktulo venerata kiel patronanta la urbon Ermoupoli. Pere de tre emociiga kaj diligente prizorgita ceremonio, nia Episkopo Franĉesko, akompanate de tri pastroj de la milana diocezo, transdonis la relikvon al nia fratino la Ortodoksa Eklezio, fare de Lia Beateco Kristodoulos, ĉefepiskopo de Ateno kaj de la tuta Grekio la altvaloran relikvon.

Post malmulte da tagoj la abatino de la ortodoksa monaĥinejo kiu troviĝas en Syros, franjo Thenimfi venis unuafoje nin viziti. Ni pasis plezurige kune kelkajn horojn de riĉiganta frata interparolo.

Somero, tempo de feriado, de renkontiĝoj, de vizitoj.

Tre hasta estis la vizito de la Ĝenerala Difinanto de la Kapucenoj, p. Efrem, kun la Patro Provincialo de Venecio, p. Luciano.

Kiel jam estas kutime dum tiu ĉi sezono ni renkontis multajn pastrojn feriantajn kaj kelkajn niajn gefamilianojn kaj geamikojn kiuj pasis kelkajn tagojn ĉe ni.

Estis ankaŭ simpatia la renkontiĝo kun kvar operkantistoj, tri italoj kaj unu meksikano, kiuj estis okupitaj en la teatro de Syros por ludi la "Don Giovanni" de Mozart. Tre afable ili nin gustumigis antaŭmontre eltiraĵon  el la  opero. Nia vizitsalono vibris pro iliaj potencaj kaj belegaj voĉoj.

En julio predikis por ni la Spiritajn Ekzercojn p. Ennio Serrani, sakramentana pastro.

Aŭtunaj spiritaj provizoj

Antaŭ la silenta vintra retiriĝo jen du valoraj formigaj momentoj. Dum septembro venis nin viziti Doktorino Letizia Fianchini, psikologino, nia amikino, kun kiu ni pasis belajn tagojn; kreski kiel virinoj, signifas ankaŭ kreski kiel konsekritaj je Dio.

Dum oktobro ni pasis kelkajn tagojn kun frato Michael Davide Semeraro, benediktano, kiu donacis al ni per multa frata simpleco, sian profundan konon pri la Eklezia Patroj, pri monaĥa vivo kaj pri liturgio.

Tamen estos ankaŭ la momento pripensi al "frato korpo", ĉar eksterordinare la malvarmo estas forta kaj eĉ neĝetis komence de novembro. Tion neniam oni vidis ĉi tie.

* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *

Post kiam ni memoris kune la sezonojn de la jaro, ni revenas al Kristnasko, festo de Jesuo - eĉ antaŭ ol nia - festo de Dio kiu alprenas nian karnon por esti la Savanto de la homaro.

Nia plej sentoplena bondeziro estas ke ĉiu el ni metu Jesuon meze de sia ekzistado, ĉar la nura vera kialo de tristeco kaj malfeliĉo por la homaro estas vivi malproksime de Dio. Do, la Naskiĝon de Kristo Sinjoro oni ne vivu nur per nedaŭraj sentoj de kortuŝiteco kaj bonkoreco, male, la koro de ni ĉiuj estu plenplena je Fido kaj Espero por serĉi Dion en la propra ĉiutageco kaj en la estonteco, por konstrui la historion laŭ la Evangeliaj valoroj, ĉar ekzistas nenio pli bela ol esti atingitaj kaj surprizitaj de la Evangelio, de Kristo. Estas nenio pli bela ol koni Lin kaj komuniki al la aliaj la amikecon kun Li.

Kontemplante la enkarniĝintan Dion en la Bebo de Betlehemo, ni vidas kiom granda estas Lia amo al ni kaj la konfido kiun Li havas en ĉiu el ni. Oni nin ofertas la eblecon fari el nia ekzisto ion belan kaj grandan, vivante kun Jesuo kaj kiel Jesuo.

Sanktan Kristnaskon kaj Feliĉan Novjaron!

Viaj fratinoj
Annarita, Eliza kaj Stefania


Prezento

Sur la greka insulo Syros de pluraj jarcentoj vivas sufiĉe granda romkatolika komunumo: t.e., hodiaŭ, ĉirkaŭ triono de la loĝantaro. Pro tio, la loko aparte indas por frata dialogo kun la fratina eklezio grekortodoksa.

Preskaŭ je la plej alta loko de la insula ĉefurbo, Ermoupoli, staras la monaĥejo 'Ut unum sint'. Tie, de kelkaj jaroj, kapucenaj monaĥinoj preĝas por la unueco de la kristanoj.

Ni renkontis ilin septembre 2003a, dum nia mielluna (geedza) vojaĝo. Ĉiujare, por Kristnasko, ili skribas rondleteron al siaj amikoj tra la mondo.

Jen ilia letero por Kristnasko 2006a. El la itala esperantigis Silvia Garnero.

Anne & Bruno Masala



Syros - Ermoupoli
Urbo Syros-Ermoupoli, vidita el la monaĥinejo













Nia Sinjorino de Monto Karmelo
Nia Sinjorino de Monto Karmelo, donanta la skapularion al sankta Simono Stock
(en la preĝejo de la monaĥejo)














Ortodoksa katedralo de Syros