Kristnaska rondletero el la
Monaĥejo "Ut unum sint" (ili estu unu)
Syros, Grekio

dec. 2008

italiano - esperanto

Kaj la Vorto fariĝis karno
kaj loĝis inter ni. (Joh.1,14)

La amo de Dio kiu loĝas kaj paŝas kun Sia popolo manifestiĝas en Jesuo kiu venis loĝi inter ni. Krom ekloĝi inter ni, Li fariĝis unu el inter ni, prenante nian homan karnon kiel sian, kaj tiel Li definitive unuigis la homan vivon al  la dia vivo; tiel nia "esto" estas sankta!

Kristnasko ĉiam denove anoncas al ni ke Jesuo, la Difilo fariĝinta homo, paŝas kun ni kaj penas kun ni. Ĝuste tio nin certigas ke nia historio ne estas forlasita de Dio, sed ĝi estas de Li amata kaj savata kia ajn estu la disvolviĝo de la okazintaĵoj en la vivo de ĉiu el ni kaj de la tuta homaro.

Pere de tiu ĉi fido en la Sinjoro de la historio, ni komunikas al vi ĉiuj tre karaj amikoj ke, pro nia malmultnombreco, oni opiniis ke estas oportune finigi nian vivosperton ĉi tie en Syros. Ni dankas la Sinjoron pro tiuj ĉi belegaj ok jaroj da restado en Greklando, kaj, kune kun Li, el kiu devenas ĉiuj donacoj kaj ĉiuj perfektaj komplezoj, ni dankas samtempe ĉiujn la gefratojn kiuj nin subtenis dum tiu ĉi periodo per siaj preĝoj, rememoroj, atento al ni kaj ankaŭ pere de materia helpo; ni same dankas ĉiujn kiujn ni renkontis dum ilia feriatempo en nia bela insulo.

Dum nia irado, kiu daŭros en Italio, ni vin certigas ke ni daŭrigos rememori vin ĉiujn, dum ni petas de vi preĝojn ankaŭ por ni en ĉi tiu traira momento por ke la Sinjoro plenigu ĉiujn per la lumo de Sia Spirito kaj per ĉiu beno.

Ni tutkore bondeziras al Vi sanktan Kristnaskon kaj ĝojigan Novjaron.

La Kapucenaj Fratinoj Klaraninoj
Monaĥinejo "Ut unum sint"

Prezento

Sur la greka insulo Syros de pluraj jarcentoj vivas sufiĉe granda romkatolika komunumo: t.e., hodiaŭ, ĉirkaŭ triono de la loĝantaro. Pro tio, la loko aparte indas por frata dialogo kun la fratina eklezio grekortodoksa.

Preskaŭ je la plej alta loko de la insula ĉefurbo, Ermoupoli, staras la monaĥejo 'Ut unum sint'. Tie, dum 8 jaroj, kapucenaj monaĥinoj hejmis, preĝante por la unueco de la kristanoj.

Jen ilia lasta letero, por Kristnasko 2008a. El la itala esperantigis Silvia Garnero.

Breviero.org

letero de dec. 2007

letero de dec. 2006


Syros - Ermoupoli
Urbo Syros-Ermoupoli, vidita de la monastero