Sankta Pio la 10a21a aŭgusto |
Meso en Rimini, 21a aŭg. 2007 (fotoj, sonregistroj, tekstoj) Fotoj de Treviso, la urbo de sankta Pio la 10 |
Biografio La 2-an de junio 1835 Giuseppe Melchiorre Sarto vidis la lumon de la tero en Riesi, provinco de Treviso en Venecia regiono; la 20-an de aŭgusto 1914 li vidis la lumon de la ĉielo kaj la 29-an de majo 1954, kiel Pio la X-a, 259-a papo, estis kanonizita. Du el la plej elstaraj sukcesoj de ĉi tiu sankta papo estis la inaŭguro de liturgia renovigo kaj la restarigo de la ofta komunio ekde junaĝo. Li ankaŭ batalis kontraŭ la herezo kaj malbonoj de modernismo, li havis grandan impeton por bibliaj studoj kaj realigis la kodifon de kanona juro. Li antaŭ ĉio volis renovigi ĉion en Kristo. Lia sankteco elstare brilis. De Pio la X-a ni denove ekscias, ke "malsaĝo de la Kruco", simpleco de vivo kaj humileco de la koro estas ĉiam la plej alta saĝeco kaj necesaj kondiĉoj de perfekta kristana vivo, ĉar ili estas la fonto de ĉia apostolo fekundeco. Lia lasta volo kaj testamento enhavas frazon: "Mi naskiĝis malriĉa, mi vivis en malriĉeco kaj mi volas morti malriĉa." Lia festotago estas la 21-an de aŭgusto. |
![]() |
Liturgio Matena Laŭdo - Vespro
MATENA LAŬDO Invitenkonkudo (se estas la unua diservo en la tago) Sinjoro, malfermu miajn lipojn; R/ Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. Haleluja. Invita Psalmo (Psa 95 - vd Adoru 720.2) Antifono: Laŭdo estu al Vi, Sinjoro Jesuo, nia paŝtisto kaj gvidanto. 1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo. 2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. 3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj, 4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj; 5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis. 6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto. 7 Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto, 9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron. 10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon. Gloro... AŬ Malfermo (se vi jam preĝis alian diservon antaŭe) Dio, atentu helpi min. R/ Rapidu subteni min. Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. Haleluja. Himno (el Adoru 544) Eternulo, granda Dio, en majesto regas Vi astrojn en plen-harmonio, fluon de mond-histori’. Donu saĝon kaj kuraĝon, por ke regu Vi en ni! Fondis regnon Vi, ho Kristo, por bon-farto de l’ homar’; ĝin etendi kun persisto strebu ni, la Di-idar’! Donu saĝon kaj kuraĝon cele servi sen erar’! Granda la honoro nia partopreni en labor’ kun la mond-Savanto Dia – Lin konfesas ni Sinjor’, en fidelo ĝis ĉielo kaj la promesita glor’! Psalmo 63 Antifono: Vi estas la lumo de la mondo. Vi estas la salo de la tero. (Mat 5, 13-14) 2 Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva. 3 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron. 4 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras. 5 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo. 6 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo. 7 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi. 8 Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. 9 Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano. Gloro... Daniel 3, 57-88. 56 Antifono: via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron. (Mat 5, 16) 57 Benu la Sinjoron, ho ĉiuj laboroj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 58 Benu la Sinjoron, vi, anĝeloj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 59 Benu la Sinjoron, ho ĉieloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 60 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj akvoj super la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 61 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj potencoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 62 Benu la Sinjoron, suno kaj luno: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 63 Benu la Sinjoron, vi, steloj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 64 Benu la Sinjoron, vi, pluvoj kaj roso: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 65 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj ventoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 66 Benu la Sinjoron, vi, fajro kaj varmo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 67 Benu la Sinjoron, vi, malvarmo kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 68 Benu la Sinjoron, vi, roso kaj neĝa blovado: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 69 Benu la Sinjoron, vi, malvarmego kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 70 Benu la Sinjoron, vi, prujno kaj neĝo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 71 Benu la Sinjoron, vi, noktoj kaj tagoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 72 Benu la Sinjoron, vi, lumo kaj mallumo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 73 Benu la Sinjoron, vi, fulmotondroj kaj nuboj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 74 Benu la Sinjoron la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 75 Benu la Sinjoron, vi, montoj kaj montetoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 76 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj plantoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 77 Benu la Sinjoron, vi, fontoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 78 Benu la Sinjoron, vi, maroj kaj riveroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 79 Benu la Sinjoron, vi, marmonstroj kaj ĉio, kio moviĝas en la akvoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 80 Benu la Sinjoron, vi, birdoj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 81 Benu la Sinjoron, vi, sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 82 Benu la Sinjoron, vi, idoj de la homoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 83 Benu la Sinjoron, vi, Izrael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 84 Benu la Sinjoron, vi, pastroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 85 Benu la Sinjoron, vi, sklavoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 86 Benu la Sinjoron, vi, spiritoj kaj animoj de la justuloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 87 Benu la Sinjoron, vi, kiuj estas sanktaj kaj korhumilaj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 88 Benu la Sinjoron, vi, Ĥananja, Azarja kaj Miŝael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. Ni benu la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito: laŭdata kaj honorata por eterne. 56 Benata Vi estas en Via firmamento, laŭdata kaj honorata por eterne. Psalmo 149 Antifono: Viva estas la vorto de Dio, pli akra ol ĉia glavo. (el Heb 4, 12) 1 Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj. 2 Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo. 3 Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li. 4 Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo. 5 La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj. 6 Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano, 7 Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj; 8 Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj; 9 Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Gloro... Legaĵo (Heb 13, 7-9a) Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero. Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj. Responsorio (laŭ Jes 62) R/ Sur viaj muregoj, ho Jerusalem Mi starigis gardistojn: V. la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu. R/ V. Viglu senĉese tiuj kiuj memoras pri la Sinjoro. R/ Laŭdkanto de Zeĥarja Antifono: Parolos ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi. (Mat 10, 20) Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, * ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton, kaj levis kornon de savo por ni * en la domo de Sia servanto David, kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, * de post la komenco de la mondo, savadon el niaj malamikoj * kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj; por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; * la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham; ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, * ni servu Lin sentime, en sankteco kaj justeco antaŭ Li * ĉiujn niajn tagojn. Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, * por pretigi Liajn vojojn, por doni al Lia popolo scion de savo * en la pardonado de iliaj pekoj, pro la kompata koro de nia Dio, * per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre, por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, * por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. Gloro... Porpetoj Ni laŭdu Kriston, la bona Paŝtisto, kiu donis sian vivon por siaj ŝafoj, kaj petegu al Li: R/ Gvidu nin, Sinjoro, al la fontoj de l'vivo Per viaj sanktaj pastroj, Vi montris la forton de via amo kaj pardono, - ne ĉesu montri al ni vian kompaton. Vi komisiis al homoj la taskon gvidi vian popolon, - gvidu nin Vi mem pere de iliaj vortoj kaj ekzemploj. Per la sanktaj pastroj de via popolo, vi riveliyis kuracisto de la korpoj kaj animoj, - ĉiam provizu nin per ilia servo viva kaj sankta Vi instruis vian popolon per ĉefoj saĝoplenaj - per niaj pastroj, montru al ni, tago post tago, la vojon de la sankteco Ni preĝu al la Patro, kiel Vi, Jesuo, mem instruis nin preĝi. Patro nia... Resuma preĝo Sinjoro, por defendi la katolikan kredon kaj fondi ĉion en Kristo, Vi plenigis papon sanktan Pion la 10an per dia saĝeco kaj apostola kuraĝo; permesu ke, sekvemaj al liaj instruoj kaj ekzemploj, ni ekhavu la eternan rekompencon. Per Jesuo Kristo... Fino Ni benu la Sinjoron. R/ Al Dio estu danko. VESPRO Malfermo Dio, atentu helpi min. R/ Rapidu subteni min. Gloro al la Patro kaj al la Filo * kaj al la Sankta Spirito Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam * kaj en eterno. Amen. Haleluja. Himno Sonoras en la ĉielo la oraj trumpetoj, reeĥas ĉi tie sonoriloj arĝentitaj; la popolo altigas festa sian kanton al bona Paŝtisto, al Pio Deka Sanktulo. Refr. Revenu inter ni, kiam descendas vespero kaj laca animo sin sternas en preĝon, helpu viajn gefilojn doni gloron al Sinjoro, sin senti gefratoj kaj sin ami inter ili. De paco kaj de ĝojo vi estis paŝtisto, de la trono de Petro radiis la amon, nun turnu rigardon al humila via tero: gardu viajn gefilojn de malamo kaj milito. Refr. Psalmo 15 Antifono: Dank'al la favoro de Dio, mi estas servanto de la Evangelio Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto? Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, kaj parolas veron el sia koro; Kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras malbonon al sia kunulo, kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; Kiu abomenas malnoblulon kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas; Kiu sian monon ne donas procentege, kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos. Gloro... Psalmo 112 Antifono: Fidela servanto, la dommastro starigis vin super siajn domanojn (laŭ Mat 24, 45) Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn. Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita. Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne. En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa. Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco. Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon. Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj. Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro. La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Gloro... Kanto (Apo 15) Antifono: Miaj ŝafoj aŭskultos mian voĉon: estos unu grego, unu paŝtisto. (laŭ Joh 10, 16) Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj. 4 Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. Legaĵo (1Pet 5, 1-4) La presbiterojn inter vi mi admonas, estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro: Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin, ne devige, sed volonte, laŭ Dio; ne pro avideco, sed bonvole; ne kvazaŭ sinjorante super la heredo, sed fariĝante ekzemploj al la grego. Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro. Responsorio (laŭ Luk 12, Ago 20...) R/ Feliĉa la servisto vigla: li envenos en la ĝojon de sia sinjoro V. Gardu vin kaj la tutan gregon. R/ V. Gvidu la Eklezion de Dio aĉetita per la sango de sia FIlo. R/ Laŭdkanto de Maria (vd Adoru 095.17) Antifono: Feliĉa la fidela kaj vigla servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe (laŭ Mat 24, 45) Mia animo altigas la Eternulon, * kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto, ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; * ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa. Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, * kaj sankta estas Lia nomo. Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj * al tiuj, kiuj Lin timas. Li montris forton per Sia brako, * Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, * kaj Li altigis humilulojn. Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, * kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. Li helpis Sian servanton Izrael, * memorante Sian korfavoron. Kiel Li parolis al niaj patroj, * al Abraham kaj al lia idaro eterne. Gloro... Porpetoj Ni laŭdu Kriston, la Ĉefpastro prenata el inter homoj por interveni favore al ni, kaj ni preĝu al li (laŭ Heb 5,1) Savu vian popolon, benu vian heredaĵon. Vi donis al via Eklezio pastrojn vigligatajn de la spirito de l'Evangelio - donu al via popolo la saman konon kaj la saman kuraĝon. Je la preĝo de Moseo kaj de viaj sanktaj pastroj, vi pardonis la pekojn de via popolo - ilia intercesio purigu la hodiaŭan Eklezion Vi elektis por vi sanktulojn el inter via popolo, kaj vi gvidis ilin per via Spirito - donu la saman Spiriton al ĉiuj pastroj de via Eklezio Vi, la nura riĉaĵo de la sanktuloj - ne permesu ke ia homo, savita per via sango, restu for de vi Vi, kiu donas la vivon al la grego per la mano de viaj pastroj - ne permesu ke ia mortinto perdiĝu, vi oferdonacis vin por ili, savu ilin. Ni preĝu al la Patro, kiel Vi, Jesuo, mem instruis nin preĝi. Patro nia... Resuma preĝo Sinjoro, por defendi la katolikan kredon kaj fondi ĉion en Kristo, Vi plenigis papon sanktan Pion la 10an per dia saĝeco kaj apostola kuraĝo; permesu ke, sekvemaj al liaj instruoj kaj ekzemploj, ni ekhavu la eternan rekompencon. Per Jesuo Kristo... Fino Ni benu la Sinjoron. R/ Al Dio estu danko. |
Teksto de la solena meso ndlr Ni prenis la Komunaĵon de la Pastroj por la psalmoj, legaĵoj, kaj antifonoj, tradukis la resuman preĝon (el la franca nuntempa formo), prenis himnon el Adoru por Laŭdoj kaj specialan himnon al Pio la 10a por vespro, trovita en la paĝo menciita ĉisube. Sur la TTTejo de la Muzeo Pio 10a (http://www.museosanpiox.it/) estas pluraj interesaj artikoloj (en esperanto kaj en la itala)
|
© Breviero.org, 2006-08. Ligoj: Katolika Esperanto-Movado (IKUE.org) Preĝado en Esperanto (Breviero.org)