Jak se modlit desátek růžence?



Udělejte znak kříže a vyslovte nebo pomyslete na název tajemství. Meditujte trochu o něm v tichu. (V rámci živého růžence v esperantu můžete dřív než budete meditovat o tajemství, vyslovit jména všech 19 dalších členů.)

Potom

esperanto   česky   deutsch   français   italiano   magyar   polski   português   română   slovensko  

Otče náš (1-krát)     aŭskultu - (mp3 266 Kb)

Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo.
Venu via Regno.
Fariĝu via volo,
kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Amen.

Zdrávas Maria (10-krát)   (mp3 183 Kb)

Saluton, Maria, gracoplena,
la Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj
kaj benata estas
      la frukto de via sino, Jesuo.

Sankta Maria, Dipatrino,
preĝu por ni pekuloj
nun kaj en la horo de nia morto.

Amen.

Sláva Otci (1-krát)   (mp3 98 Kb)

Gloro al la Patro,
kaj al la Filo,
kaj al la Sankta Spirito,

kiel estis en la komenco,
tiel nun kaj ĉiam,
kaj en eterno. Amen.

Nakonec můžete přidat fatimskou modlitbu:

Ho Jesuo, pardonu al ni niajn pekojn, gardu nin kontraŭ la infera fajro, konduku ĉiujn animojn en la ĉielon, precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian mizerikordon.

(mp3 142 Kb)

 

aŭ de sankta Francisko antaŭ la Kruco de Sankta-Damiano

Ho Dio granda kaj glora,
mia Sinjoro, Jesuo Kristo,
disblovu, mi petas, la mallumojn de mia spirito,
donu al mi profundan humilecon,
fidon puran,
esperon firman,
amon ardan,
faru ke mi konu Vin, ho mia Dio,
kaj ke mi faru ĉion laŭ via sankta Volo.

(mp3 142 Kb)



O úplném růženci viz
http://www.ikue.org/arkivo/rozario.htm



Živý růženec esperantistů   20 tajemství růžence



  © Breviero.org 2005-2007     Odkazy:   Rozario ĉiama ,   Enhavo de kantlibro Adoru ,   Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)