|
Prepare al la Eŭropaj balotoj de la 7a junio 2009a, jen preĝa tagnaŭo, per la propetado de la Diservanto Robert Schuman. La tagnaŭo komenciĝas vendredon 29an majo ĝis sabato 6a junio. |
|
|
Preĝo por la glorigo de la Diservanto Robert Schuman kaj por peti gracojn per lia propetado Sinjoro, Vi volis ke viaj kreitaĵoj respegulu Vian amon, kaj ke la popoloj starigu inter si ligojn de paco kaj solidareco. Via servanto Robert Schuman estis fidela paciganto. Li faris siajn laikajn agadojn kiel apostoladon. Li laboris por konstrui la unuan komunumon da nacioj, esprimante la bondeziron ke "Europo antaŭfiguru la universalan solidarecon de l'estonteco". Per lia tuta agado, li elmontris ke la politiko povas esti sanktiga vojo. Laŭ la ekzemplo de Via Filo, li estis "milda kaj korhumila” (Mat 11, 29) Bonvolu donaci al ni vidi baldaŭ Vian eklezion honori Robert Schuman, disĉiplon kaj imitanton de Jesuo-Kristo. Li utilu kiel modelo por la leĝofarantoj kaj registoj, por ke ankaŭ ili fariĝu servantoj de siaj popoloj kaj laboru por la paco kaj la justeco inter la nacioj. Per la propetado de Via servanto Robert Schuman, donacu al ni la gracon ... (elparolu ĉi tie la gracon petatan) Donu al ni, amata Patro, esti instrumentoj de Via sankta volo dum nia surtera pilgrimado, por akiri, per la plej bela batalo de la fido, la eternan vivon, al kiu ni ĉiuj estas vokitaj (1Tim 6, 12). Kaj laŭ la ekzemplo de Robert Schuman, ni kapablu ĉiam vivi konforme al Via amo. Amen. (eklezia aprobo donita la 5an dec. 1988) |
Kruco-Signo trapreĝu la preĝon ĉi-maldekstre kaj poste 1 Patro nia 3 Saluton Maria 1 Gloro |
|
|
La beatiga procezo de Robert Schuman estis oficiale malfermita de la Episkopo de Metz la 9an de junio 1990a. En sia dioceza parto, la enketo finiĝis en majo 2004a kaj la dosiero estis plusendita al Romo kaj transdonita al la Kongregacio por la Aferoj de la Sanktuloj, kiu, en februaro 2006a, deklaris valida la diocezan dosieron. De Pasko 2006, la kanona enketo pri la heroeco de la kristanaj virtoj praktikataj de la Diservanto Robert Schuman (positio supra virtutibus) estas daŭrigata en Romo de P. Joseph Jost sub la respondeco de la Postulanto Mons. Bernard Ardura.
Bonvolu sendi raportojn pri havitaj gracoj al la postulanto: P. Bernard Ardura, o.praem., Viale Giotto, 27, I - 00153 ROMA, Italie
Ligo: http://breviero.org/robert-schuman/ NB. Tiu preĝa tagnaŭo estas iniciato de l'Institut Saint-Benoît, petanto de la beatiga procezo de Robert Schuman, kun la subteno de la roma postulanto (postulator) de en eo fr it pt ro sk |
||