|
Liturgio por la solena festo de 8a novembro |
|
Invitenkonkudo (se estas la unua diservo en la tago)
Sinjoro, malfermu miajn lipojn;
R/ Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. Haleluja.
Psalmo 100 (invita psalmo)
Nia Dio tute Ama, nia Dio Triunuo, venu, ni adoru Lin.
Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon.
Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.
Gloro...
AŬ
Malfermo (se vi jam preĝis)
Dio, atentu helpi min.
R/ Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. Haleluja.
Himno
R. O mia Dio, Triunuo kiun mi adoras, helpu al mi forgesi min entute, por enhejmiĝi en Vi, senmova kaj paca, kvazaŭ mia animo estus jam en la eterneco!
Nenio povu maltrankviligi mian pacon nek elirigi min el Vi, o mia Senŝanĝa, sed ĉiu minuto kunprenu min plu en la profundecon de Via Mistero! R.
Pacigu mian animon, faru ĝin Via ĉielo, Via amata hejmo kaj Via ripozejo. Neniam mi lasu Vin sola tie, sed mi estu tie entuta, tute vigla en mia fido, tute adoranta, tute fordonita al Via krea agado. R.
Psalmo 63
Li metis en mian koron soifon al senfino kaj tiom grandan bezonon ami kiun nur Li povas satigi.
Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;
Soifas pri Vi mia animo,
Sopiras pri Vi mia karno,
En lando seka, sensuka, kaj senakva.
Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
Vidi Vian forton kaj gloron.
Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;
Miaj lipoj Vin gloras.
Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
Levadus miajn manojn pro Via nomo.
Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,
Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,
En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
Ĉar Vi estis por mi helpo,
Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
Mia animo algluiĝis al Vi;
Min subtenas Via dekstra mano.
Gloro...
Laŭdkanto de la tri junuloj (Dan 3, 56-88
Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;
ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;
suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;
ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;
fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;
fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.
Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo.
Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;
vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;
ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.
Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj.
Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;
justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.
Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.
Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.
Psalmo 150
Iam, la vualo falos, ni kantos en la sino de la senfina Amo.
Gloru Dion en Lia sanktejo,
Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Gloru Lin por Liaj potencaj faroj,
Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
Gloru Lin per sonado de trumpeto,
Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
Gloru Lin per tamburino kaj danco,
Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto
Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj,
Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
Ĉio spiranta
gloru la Eternulon.
Gloro...
Legaĵo (Rom 12, 1-2)
Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
Responsorio
R/ O mia Dio, Triunuo kiun mi adoras, senfina Amo!
V. Jen mi venis, Sinjoro, por plenumi Vian volon. R/
V. Kiel laŭda hostio, mi oferdonis al vi mian vivon. R/
V. Mia Dio, mia Tuto, mi fordonas min al Vi kvazaŭ predon R/
Laŭdkanto de Zeĥarja
En sia grandega Amo, la Sinjoro estas mia paco: Li gardas min en sia ĉeesto kaj vivigas min el sia vivo.
Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,
Kaj levis kornon de savo por ni *
En la domo de Sia servanto David,
Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,
Savadon el niaj malamikoj
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, /
Kaj por memori Sian sanktan interligon; *
La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;
Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
Ni servu Lin sentime,
En sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn.
Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, /
Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi liajn vojojn,
Por doni al lia popolo scion de savo *
En la pardonado de iliaj pekoj,
Pro la kompata koro de nia Dio, *
Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,
Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.
Gloro...
Propetoj
Patro nia
Resuma preĝo
Sinjoro Dio, riĉa en kompateco, vi rivelis al beata Elizabeth de la Triunuo la misteron de via ĉeesto kaŝita en la animo de la justuloj kaj vi volis ke ŝi adoru vin laŭ spirito kaj vero. Donacu al ni, per ŝia propetado, resti ankaŭ ni en la amo de Kristo por fariĝi la templo de via Spirito de amo por la laŭdo de Lia gloro. Per Jesuo-Kristo...
Fino
Ni benu la Sinjoron.
R/ Al Dio estu danko.
Malfermo
Dio, atentu helpi min.
R/ Rapidu subteni min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito
Kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. Haleluja.
Himno
R. O mia Dio, Triunuo kiun mi adoras, helpu al mi forgesi min entute, por enhejmiĝi en Vi, senmova kaj paca, kvazaŭ mia animo estus jam en la eterneco!
O amata Kristo mia, krucumita pro amo, mi volus esti edzino por Via Koro, mi volus kovri Vin per gloro, mi volus ami Vin... ĝis morti! R.
O konsumanta Fajro, Spirito de amo, ekvenu en min, tiel ke en mia animo ekestu kvazaŭ enkarniĝo de la Vorto: por Li mi estu kroma homeco, en kiu li renovigas sian tutan Misteron. R.
Kaj Vi, o Patro, klinu Vin al Via povra eta kreitaĵo, kovru ŝin per Via ombro, nur vidu en ŝi la Amaton en kiu Vi metis ĉiujn Viajn komplezojn. R.
Psalmo 122
La ĉielo estas la domo de l' Patro, tie ni estas atendataj kiel amataj infanoj.
Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.
Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
Ho Jerusalem,
Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
En kiu ĉio kuniĝis.
Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, *
Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.
Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
Tronoj de la domo de David.
Deziru pacon al Jerusalem; *
Bonan staton havu viaj amantoj.
Paco estu inter viaj muroj, *
Bonstato en viaj palacoj.
Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.
Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
Mi deziras al vi bonon.
Gloro...
Psalmo 138
La adorado estas vorto de la chielo, estas ekstazo de la Amo.
Mi gloras Vin el mia tuta koro;
Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo,
Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min,
Vi donis forton al mia animo.
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero,
Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo;
Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon,
Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon;
Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon,
Kaj Via dekstra mano min helpas.
La Eternulo plenumos por mi.
Ho Eternulo, Via boneco estas eterna;
La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.
Gloro...
Laŭdkanto el Apokalipso (Apo 19, 1-2.5-7)
Mi iros servi mian Dion nokte kaj tage en lia Templo, la Ŝafido kondukos min al la fontoj de la vivo.
Haleluja!
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, Haleluja!
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj. Haleluja!
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, Haleluja!
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. Haleluja!
ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Haleluja!
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; Haleluja!
ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, Haleluja!
kaj lia edzino sin pretigis. Haleluja!
Legaĵo (Flp 3, 8-11)
Efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto, se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj.
Responsorio
R/ O amata Kristo mia, krucumita pro amo
V. Por lia amo mi ĉion perdis, cele gajni Kriston. R/
V. Por ĉiam adori lin, mi separis min de mi mem kaj de ĉio R/
Laŭdkanto de Maria (vd Adoru 095.17)
Feliĉa vi estas Maria, en neeldirebla paco, mistera silento, vi portas en vi la Donacon de Dio.
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas.
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian korfavoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne.
Gloro...
Propetoj
Patro nia
Resuma preĝo
Sinjoro Dio, riĉa en kompateco, vi rivelis al beata Elizabeth de la Triunuo la misteron de via ĉeesto kaŝita en la animo de la justuloj kaj vi volis ke ŝi adoru vin laŭ spirito kaj vero. Donacu al ni, per ŝia propetado, resti ankaŭ ni en la amo de Kristo por fariĝi la templo de via Spirito de amo por la laŭdo de Lia gloro. Per Jesuo-Kristo...
Fino
Ni benu la Sinjoron.
R/ Al Dio estu danko.
Pri Elizabeth de la Triunuo - Ŝia preĝo en 33 lingvoj - Fotoj de ŝia ĉelo en la Karmelo