La Komboniana familio

Daniele Comboni  -  Komboniana familio  -  Pensoj kaj anekdotojNOVA
 

Hodiaŭe, la granda komboniana familio enhavas ĉirkaŭ 4.000 membrojn, viroj kaj virinoj, religiuloj kaj laikoj, kunigitaj de la nura volo daŭrigi la verkon kiun Comboni startigis.

Kiu ni estas

Ni estas komunumo de pastroj kaj gefratoj ekskluzive misia. En ĉiu loko, kie ni ĉeestas, ni havas komunan sintenon: la servo por la misio.

Ni estas la esprimo de malhejmema Eklezio, kiu renkontiĝas kun la popoloj kaj kulturoj trans la landlimoj kaj naciecoj.

Apogitaj je forteco de Sankta Spirito kaj je ideo de sankta Daniele Comboni, ni laboras por ke la Regno de Dio okazu tiel, kiel projekto de vivo por ĉiuj.

Nia servo

Evangelizado - La anonco de Evangelio al plej malriĉaj kaj forlasataj estas nia plej grava tasko. Ni aktualigas la labor-metodon de nia fondinto kreante komunumojn, okazigante la komunion kaj partoprenadon, ni laboras en okazigado de homa digno, en spacoj de Justeco kaj Paco, kaj en defendado de malgrandaj etnioj, indiĝenoj kaj afrik-amerikanoj.

Misia kuraĝigado - Ni servas al la Eklezio kaj laboras por ke ŝi estu misia, malfermita al la mondo, signo de frateco kaj solidareco inter ĉiuj popoloj.

Impulsado de Alvokiĝoj kaj Edukado - Ni subtenas la alvokiĝojn por la misia Eklezio, serĉante kaj preparante novajn misiistojn, pretajn por anonci la Evangelion ekster landlimoj.

Nia spiritaleco

Ĝi baziĝas sur la Trapikita Koro de Jesuo, Bona Paŝtisto, kaj sur la vivo kaj atesto de sankta Daniele Comboni:
 - sindediĉo al la misia kaŭzo;
 - ĉeesto ĉe plej malriĉaj kaj forlasataj;
 - vivo en komunumoj Kunvenoj de Apostoloj kiel atesto de frateco.

Preĝo de la komboniana familio

Ho Patro, kiu elmontris en sankta Daniele Komboni admirindan ekzemplon de amo al Vi kaj al la popoloj de Afriko, koncedu al ni, per lia propetado, ke ankaŭ ni estu ŝanĝitaj de la karitato ŝprucanta el la Trapikita Koro de Kristo, Bona Paŝtisto.

Faru ke, imitante lian sanktecon kaj misian fervoron, ni oferdedichu nin entute, kiel komunumo de apostoloj, al la regeneriĝo de la plej malriĉaj kaj forlasataj gefratoj, por la laŭdo de Via gloro. Amen.

Ni agadas en pli ol 40 landoj de 4 kontinentoj:

Afriko: Egipto, Ĉado, Sudano, Eritreo, Ganao, Togo, Benino, Centr-Afrika Respubliko, Etiopio, Kongo (Kinshasa), Ugando, Kenjo, Angolo, Zambio, Malavio, Mozambiko, Sud-Afriko.

Ameriko: Kanado, Usono, Meksiko, Gvatemalo, Nikaragvo, Salvadoro, Kostariko, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Cxilio, Brazilo.

Azio: Filipinoj, Tajvano, Makao.

Mez-Oriento: Izraelo, Jordanio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Eŭropo: Anglio, Skotlando, Irlando, Pollando, Germanio, Francio, Aŭstrio, Italio, Hispanio, Portugalio.

Pliajn informojn vi trovos ĉe:
 - www.comboni.org (italiano / english / español / português / français / deutsch / polski)
 - www.combonianos.org.br (português)
 - www.combonimissionaries.org (english)
 - www.comboni.de (deutsch)
 - www.combonianos.com (español)
 - www.worldmission.ph (Filipinoj, HongKongo, Tajvano kaj Makaŭo)
 - www.comboniyouth.org.uk (Britio)