10a oktobro
Daniele Comboni - Komboniana familioNOVA - Pensoj kaj anekdotojNOVA
|
Biografio Daniele Comboni [komboni] naskiĝis en nordo de Italio en 1831. Li dediĉis sian vivon por evangelizi kaj promocii la afrikan kontinenton, kaj por misia kuraĝigado de Eŭropo. Li estis konsekrita pastro en 1854, kaj tri jaroj poste li vojaĝis unuavice al Afriko. Estante en Romo dum la beatigado de sankta Margareta Maria Alacoque, en 1864, li imagis sian Projekton por savi Afrikon fare de la afrikanoj, kredante, ke ili devus esti la ĉefroluloj de evangelizado kaj liberigado de tiu kontinento. Kun granda kuraĝo, li fondis en 1867 la Instituton de Kombonianaj Misiistoj kaj, en 1872, la Fratinojn Misiistinojn Kombonianajn. En 1870, li ĉeestis dum la Koncilio Vatikano Unua petante al episkopoj absolutan preferon por la evangelizado de Afriko, kredante, ke la vico de tiu kontinento jam alvenis. En 1877, li estis konsekrita episkopo de Centra Afriko. Li mortis en Kartum (Sudano), la 10an de oktobro 1881, tre lacega pro la pezaj laboroj kaj la febroj. Post lia morto, aliaj fruktoj de kombonia semo ekaperis: la Misiistinoj Sekularaj Kombonianaj, fonditaj en 1969, kaj la Laikoj Misiistoj Kombonianaj, movado kiu aperis en 1990. La 17an marto 1996, Daniele Komboni estis proklamita Servanto de Dio kaj, la 5an oktobro 2003, sanktulo de la Katolika Eklezio. |
|
|
Tri-preĝo al Sanktega Koro de Jesuo
Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la senlima konfido al Vi, je kiu la koro de sankta Daniele Komboni estis plenigita, kompatu nin. Gloro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen. Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la sinofera animo kaj heroa amo al la kruco, kiuj ardis en la koro de sankta Daniele Komboni, kompatu nin. Gloro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen. Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la senĉesa laboro pri liberigado de premegitaj popoloj, kiu estis realigita de sankta Daniele Komboni, kompatu nin. Gloro al la Patro, al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen. Ni Preĝu: Ho Sanktega Koro de Jesuo, per la meritoj kaj propetado de sankta Daniele Komboni, kiu oferis sian propran vivon por konstrui Vian Regnon, batalante por liberigi la afrikan kontinenton, koncedu al ni koron similan al Via Koro kaj la gracon kiun ni nun al Vi petas ... (peti la gracon). Vi, kiu vivas kaj reĝas eterne. Amen! | Preĝo por la misioj kaj la alvokiĝoj
Ho Patro, Vi, kiu deziras, ke ĉiuj popoloj saviĝu, veku fortan misian impulson en ĉiuj kristanoj, por ke Kristo estu atestata kaj anoncata al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne konas Lin. Per la propetado de sankta Daniele Komboni, subtenu la misiistojn en evangeliza laboro kaj naskigu novajn alvokiĝojn por la misio. Virgulino Maria, Reĝino de la Apostoloj, kiu donis al la mondo la Vorton venantan en karnon, gvidu la homaron de la nova jarmilo al Tiu, Kiu estas la vera lumo, kiu lumas al ĉiu vivanto kaj faras nin Siaj sinoferemaj kunlaborantoj. Per Kristo Nia Sinjoro. Amen. |
Preĝo kun propetado de sankta Daniele Comboni
Per la meritoj kaj propetado de sankta Daniele Komboni, kiu konsekris sian vivon serĉante Vian gloron kaj klopodante larĝigi Vian Regnon inter la centr-afrikaj popoloj, koncedu al ni, ho Patro, la gracon kiun ni Vin petas ... (peti la gracon). Vi, kiu vivas kaj reĝas nun kaj eterne. Amen |
© Breviero.org, 2007-07 por la enpaĝigo. Tekstoj disponigitaj de Vitor Luiz Rigoti dos Anjos: http://www.vitorluiz.cjb.net/. Ligo: http://www.comboni.org/