Sankta Antonio la granda

Esperantlingva traduko de la Vivo de Antonio, de sankta Atanazio - libro elŝutebla ĉisube

Sankta Antonio

Bizancstila ikono de s-ta Antonio,
de Atelier Saint-André en Francio

Sankta Antonio (251? - 356), dirita abato, aŭ la granda, por lin distingi de tiu, nun pli fama en Okcidento, dirita el Padovo, naskiĝis en Egiptio kaj iniciatis ermitan monaĥan vivsistemon. En la dezerto li vivis solece (soleculo), poste imitita de multaj viroj kaj virinoj. En la dezerto li preĝis, kontemplis kaj penitencis, fariĝis konsilanto de multaj, defendanto kaj konsolanto de persekutataj kristanoj, kaj sugestis al la ekmonaĥiĝantoj laboradon por vivteni sin kaj por helpi aliajn.

Sankta Atanazio (295-373), Patro de la Eklezio kaj episkopo de Aleksandrio, plurfoje ekzilita ordone de romiaj imperiestroj pro sia Nicea (do kontraŭariana) konfesio, rifuĝis ankaŭ ĉe la soleca monaĥaro de la dezerto, kie li bone konis kaj povis efike enketi pri la personeco kaj eventoj de la vivo de Antonio. El tio la “Vivo de la Sankta Antonio”.

Jen Antonio, kaj antaŭ ĉio Atanazio, suferis persekutojn pro sia proklamado de la dieco de la Difilo, jam deklarita en Niceo (325). Ĉar Antonio vivis kontakte kun diversspecoj de bestoj kun kiuj, laŭlegende, li paktis pacon kaj amikecon, oni lin proklamis protektanto de hejmaj bestoj; kaj ĉar li multe suferis eldiablajn tentojn kaj parolis kontraŭ la demonoj, kiuj laŭ la tiama egipta pensmaniero havus grandajn influojn kaj potencojn, fine la kristanoj akceptis lian pensmanieron, nome ke la diablo kaj ties demonoj havas nenian potencon kaj facile venkeblas alvokante la nomon de la Savinto. Kaj ĝuste pro tio Antonio fariĝis renoma, en literaturaĵoj kaj figuraj artoj. pro famiĝo de “la tentoj de Sankta Antonio”.

Sankta Antonio

S-ta Antonio,
pentrita de Zurbaran

Vivo de la beata Antonio
(la granda)

Letero de Atanazio, ĉefepiskopo de Aleksandrio
al la monaĥoj de fremdaj landoj

El la greka esperantigis Armando Zecchin
Kun reviziado de Silvia Garnero

La 64-paĝa libro, en formato pdf, estas libere elŝutebla ĉi tie kaj printebla.
Ĉiuj kiuj kunlaboris, tradukinto, reviziinto kaj enpaĝiginto laboras donace por IKUE.

Se vi elŝutas la libron, donacu mem al IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).
Tiel vi ankaŭ subtenos Esperanton en Radio:

Kiel motivon de via ĝiro/donaco al IKUE, indiku 'por Radio Vatikana'
UEA-konto: ikue-h     landaj perantoj de IKUE


Eo-elsendo de RV en kiu temas, interalie, pri tiu verko: 2007-06-20
https://www.vaticannews.va/eo/podcast.html     http://www.radio-vatikana-esperanto.org/


Enhavo de la libro

Antaŭparolo de la tradukinto

Letero de Atanazio
Enkonduko.
1. Naskiĝo kaj junaĝo de Antonio
2. La evangeliaj vortoj pri la perfektiĝo lin altiras al konvertiĝo
3. Komenciĝo de la askezo
4. Antonio sin dediĉas al la askezo imitante la virtojn de la ermitoj
5. La diablo engaĝiĝas por ke li rezignu la askezan vivon
6. La diablo al li aperas subaspekte de nigra infano
7. Antonio fortigas sian askezon
8. Antonio, enfermita en tombo-ĉambro, estas sturmata de la diablo
9. La demonoj sturmas Antonion sub-aspekte de sovaĝaj bestoj
10. La Sinjoro alkuras helpi Antonion
11. Antonio pli insistas en sia askezo en la dezerto
12. Antonio establas sia loĝejon en fortreco
13. Pluaj bataloj kontraŭ demonoj
14. Portreto pri Antonio post kiam li devis forlasi sian rifuĝejon
15. Antonio fariĝas kiel patro por la najbaraj monaĥoj
16. Parolado de Antonio al la monaĥoj pri la klopodoj por vivi askeze
17. Instigo ne sopiri grandajn entreprenojn
18. Instigo al la persistemo
19. Ni travivu kvazaŭ ni devas morti ĉiutage
20. Animo kaj virtoj
21. Ni luktu kontraŭ la demonojn
22. Nepras koni iliajn movojn
23. La demonoj provas trompi ĉiurimede
24. Oni ne timu la demojojn ĉar ili estas malfortaj
25. Oni ne maltrankviliĝu pro iliaj insidoj
26. La demonoj foje ŝajnigas aserti la veron por pli facile nin allogi
27. Ni ne aŭskultu la demonojn ĉar ili nin trompas
28. La demonoj perdis ĉiun sian povon post la alveno de Kristo
29. La diablo ne havas povojn se ne tiujn al li konceditajn de Dio
30. Askezo kaj virto: du fortegaj armiloj kontraŭ la demonoj
31. Ni ne aŭskultu la antaŭdirojn de la demonoj ĉar senfundamentaj
32. La demonoj antaŭanoncas kion ili jam vidis
33. La demonoj konjektas, ne antaŭscias.
34. Profetecdono postulas puran koron
35. Kiel distingi la spiritojn bonajn el la spiritoj malbonaj
36. Signoj montrantaj la ĉeeston de spiritoj bonaj kaj malbonaj
37. La Sinjora ekzemplo
38. Forigi la demonojn kaj sanigi estas donacoj de la Sinjoro
39. Antonio rakontas sian sperton pri la demonoj
40. Antonio forigas la demonojn per la helpo de Kristo
41. Satano venkita de la monaĥoj
42. La demonoj foriĝas se ni montras ne ilin timi
43. Ni demandu la estulojn aperigantajn
44. La ĉiela urbo en la dezerto
45. Necesas prizorgi pli la animon ol la korpon
46. Antonio asistas suferantojn pro martiriĝo dum la persekuto de Masimino
47. Reveninte al sia ermita loko, Antonio pliintensigas sian askezon
48. Saniĝo de demonposedato
49. Antonio serĉas la solecon por forfuĝi la homamason
50. La monto en la interna dezerto
51. Pluaj luktoj de Antonio kontraŭ la demonoj
52. Antonio evitas la insidojn de la diablo
53. Fuĝo de la demonoj
54. Interveno de la Sinjoro sekve de la preĝoj de Antonio
55. Admonoj al la monaĥoj
56. Permane de Antonio la Sinjoro sanigas malsanulojn
57. Saniĝo de Frontono, grava ŝtatfunkciulo
58. Saniĝo de junulino de Busiris
59. Rivelo pri du fratoj en la dezerto
60. Antonio kontemplas la ascendon al la ĉielo de la animo de Amoun
61. Saniĝo de virgino Polikracia
62. Antonio scias anticipe kiu estas lin venanta
63. Saniĝo de demonposedato
64. Saniĝo de alia demonposedato
65. Antonio vidas sian animon supreniranta la ĉielon
66. Giganto provas malhelpi la ascendon de animoj al la ĉielo
67. Respektemo de Anotno por la ierarkio
68. Antonio instigas sin gardi de la herezuloj kaj skismuloj
69. Antonio kontra Arianoj de Aleksandrio
70. Aleksandrianoj admiras Antonion
71. Saniĝo de demonposedatino
72. Saĝo de Antonio diskutanta kun paganaj filozofoj
73. Antonio vekas miron ĉe lin vizitantoj
74. La enkarniĝo kaj kruco de Kristo. Spirito kaj animo
75. Mitaj rakontaĵoj kaj evangeliaj mirakloj
76. La paganoj, alegorizante la mitojn, adoras ne Dion, sed la kreitaron
77. Demonstro de la kredo
78. La kredo je Kristo
79. Disvastiĝo de kristanismo kaj dekadenco de paganismo
80. La miraklo en la nomo de Kristo pruvas la veron de la kredo
81. Antonio ricevas leterojn el la imperiestroj
82. Vizio de Antonio pri la atakoj de Arianoj
83. Promesoj de la Sinjoro rilate miraklojn
84. Juĝistoj vizitas Antonion
85. Soleco estas por monaĥoj kio la akvo estas por la fiŝoj
86. Antonio antaŭanoncas la morton de Balacios
87. La vizitantoj de Antonio hejmen revenas transformitaj en la spirito
88. Ĉiuj konsideras Antonion kiel patron
89. Lasta vizito de Antonio al la kunfratoj
90. Antonio kondmnas la funebrajn kutimojn de Egiptanoj
91. Lastaj rekomendoj de Antonio
92. La morto de Antonio
93. Lasta portreto pri Antonio
94. La legado de la vivo de Antonio utilas al ĉiuj



  © Breviero.org 2007     Ligoj:   Beata Charles de Foucauld ,   Beata Elizabeth de la Triunuo