De la 7a ĝis la 26a de julio 2006, ni familie vojaĝis, pilgrimis, apostolis. Ni travivis veran aventuron kun 11monata Elisabeth en ĉiaj veturrimedoj: aviadilo, buso, trajno...
La du ĉefaj lokoj estis la 59a kongreso de IKUE en Velehrad, Ĉeĥio, kaj la Internacia Esperanto-Konferenco 2006 en Timişoara, Rumanio. En ambaŭ, ni restis po unu semajno.
Ni kunportis stokon de kartetoj kun bazaj kristanaj preĝoj en Esperanto, informiloj pri la Katolika Esperanto-Movado kaj kartetoj de Elizabeth de la Triunuo. Dum la vojaĝo mem, t.e. sen kalkuli la du kongresajn restadojn, ni renkontis kelkdekojn da personoj, al kiuj ni disdonis ilin.
Menuo