Anne & Bruno Masala, kun Elisabeth, bonvenigas vin.
Julio 2006
familia vojaĝo en Velehrad, Timişoara, Alba Iulia, Győr...|
De la 7a ĝis la 26a de julio 2006, ni familie vojaĝis, pilgrimis, apostolis. Ni travivis veran aventuron kun 11monata Elisabeth en ĉiaj veturrimedoj: aviadilo, buso, trajno... La du ĉefaj lokoj estis la 59a kongreso de IKUE en Velehrad, Ĉeĥio, kaj la Internacia Esperanto-Konferenco 2006 en Timisoara, Rumanio. En ambaŭ, ni restis po unu semajno. Ni kunportis stokon de kartetoj kun bazaj kristanaj preĝoj en Esperanto, informiloj pri la Katolika Esperanto-Movado kaj kartetoj de Elizabeth de la Triunuo. Dum la vojaĝo mem, t.e. sen kalkuli la du kongresajn restadojn, ni renkontis kelkdekojn da personoj, al kiuj ni disdonis ilin. |
![]() Siesto en la trajno de Bratislava al Breclav |
![]() En la trajno de Vieno al Timisoara, tutan kupeon por ni... |
Vendredon, 7an de julio 2006a
|
Ni ekiris vendredon, 7an de julio, posttagmeze, per trajno ĝis Luksemburgo, de kie ni buse vojaĝis ĝis la flughaveno de Hahn. La flugo daŭris malpli ol du horoj. Apud ni, sidis alia Bruno, italdevena brazilano: kun li, mi ĝojis uzi la italan lingvon kiel inter-nacian. Kiam li eksciis ke ni estas esperantistoj, li entuziasmiĝis, dirante ke li tre ŝatus lerni Esperanton: al li, do, mi donacis la unuan karteton kun bazaj preĝoj en Esperanto. Vespere, ni dormis en Bratislava. Tie, en la malmultekosta hotelo (mendita danke al esperantisto), ni konstatis ke la dormotendo aĉetita por Elizabeth ne taŭgas: ŝi ne volis resti en ĝi... Nu, la nokto estis iom streĉa. Ŝajnas ke por senti sin sekura, ŝi bezonas esti enkadrita, kiel en sia hejma lito kun bariloj. Ni preskaŭ decidis pli ŝarĝi nin aĉetante vojaĝan bebliton! Malfacila decido: ni jam havis 23kg-an rulantan valizegon kaj 7kg-an dorsosakon, portitajn de mi, kaj 6kg-an mansakon kaj bebveturilon kun Elizabeth, stiritan de Anne. Feliĉe, post cerbumo, aperis solvo, kiel vi legos pli poste. |
![]() Kartetoj kun bazaj preĝoj |
Informiloj pri IKUE |
Sabaton, 8an de julio 2006a
![]() Promenado en Bratislava |
Matene, ni iomete promenis en Bratislava, sed la deziro atingi la IKUE-kongreson estis tro forta. Post kelkaj aĉetoj, ni trame iris al la stacidomo kaj eniris la unuan trajnon por Břeclav, kie ekiris alia trajno por Uherské Hradiště. En la stacidomo, akceptis nin esperantisto - tuj rekonebla danke al sia IKUE-a T-ĉemizo. Samtempe kun ni, alvenis junulo portanta bebon en skarpo, sur la brusto; malantaŭe, li havis grandan dorsosakon. Li venis partopreni en la renkonto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Ni proponis al li veni kun ni en taksio. Tiel, ni famili-ar-e atingis Velehrad, loko de la 59a IKUE-kongreso. |
![]() La plej juna partoprenanto, Tobias-Oliver, kun sia patro |
© Breviero.org, 2006-07. Ligoj: Katolika Esperanto-Movado (IKUE.org) Preĝado en Esperanto (Breviero.org)