Anne & Bruno Masala, kun Elisabeth, bonvenigas vin.


Oktobro 2006

familia pilgrimo al Dijon-Flavignerot
ĉe beata Elizabeth de la Triunuo


Nia paroĥo, en Metz, estas dediĉita al sankta Tereza de Jesuinfano kaj de l'Sankta Vizaĝo. Tie estas pluraj amikoj de l'Karmelo, interalie fratino Cristina, apostola religiulino de la Providenco: ŝia kongregacio naskiĝis komence de la 19a jarcento kaj dissemis en kelkaj landoj.

Sciante ke ni konfidis nian unuan filinon al beata Elizabeth de la Triunuo, fratino Cristina foje proponis al ni kune pilgrimi al gravaj lokoj de la beata karmelanino, en Burgundio: urbo Dijon kaj apuda vilaĝo Flavignerot, kie, antaŭ kelkaj jaroj, translokiĝis ŝia komunumo. Nu, 2006a estas la centjara datreveno de ŝia ĉiela naskiĝo; dum la tuta jaro okazas multaj aranĝoj, celebroj, konferencoj ktp.

Paroĥa preĝejo Sankta-Tereza
Paroĥa preĝejo Sankta-Tereza,
en Metz

Fratino Cristina
kun nia filino Elisabeth

Beata Elizabeth de la Triunuo vivis en la sama ordeno kaj la sama epoko kiel sankta Tereza de Jesuinfano kaj de l'Sankta Vizaĝo. Nuntempe ŝi estas precipe konata pro ŝia preĝo al la Triunuo, verkita en 1904. Ĝi resumas ŝian tutan spiritalecon. Beata Elizabeth ankaŭ estas tre inda amikino por preĝemaj familioj ĉar, dum ŝia monaĥeja vivo, ŝi havis intensan korespondan rilaton kun sia patrino kaj sia fratino, Gita. Tiu ĉi, edzino kun pluraj infanoj, tre sopiris kontemplan vivon; la dialogo kun ŝia fratino Zabeth ofte temas pri spirita vivo kadre de la familio.

Nia filino estis baptita la 23an de oktobro pasintjare. Nia pilgrimo al ŝia ĉiela patronino okazis je la unua datreveno de ŝia bapto.

La ekiro estis planita vendrede 27an, je 13h, kun unu nokto surloke kaj reveno sabate posttagmeze. Nu, ĵaŭde vespere, ni ricevis retmesaĝon de la Karmelaninoj de Flavignerot, dirante ke la vojo al ilia monaĥejo estos fermita dum la tuta vendreda posttagmezo.

Ĉu la Sinjoro volis elprovi nin? Ne. Li fakte direktis nian rigardon al preĝejo Sankta-Mikaelo, en la urbo Dijon. ĝi estis la paroĥa kirko de Elizabeth. Kaj tie estas ŝiaj relikvoj.



Elizabeth de la Triunuo


Preĝo de beata Elizabeth de la Triunuo
Altaro de la kapelo de beata Elizabeth, preĝejo Sankta-Mikaelo, Dijon
Altaro de la kapelo de beata Elizabeth
en la preĝejo Sankta-Mikaelo, en Dijon

En Dijon

Ni do iris al urbo Dijon unue. Ni alvenis tie antaŭ la 17h. En pure blua ĉielo, bela aŭtuna suno ankoraŭ lumigis la ĉefurbon de Burgundio. Post mallonga promeno, ni eniris la preĝejon Saint-Michel kaj preĝis en la kapelo kie estas la relikvoj de beata Elizabeth. Du ikonoj staras ĉe la tabernaklo: la Triunuo de Rublev kaj Jesuo.

Poste ni denove promenis, al la belega placo fronte al Palaco de l'Dukoj (hodiaŭ urbodomo), al preĝejo de Nia Sinjorino.

Ni revenis al Saint-Michel por la meso je 18h30. Sed je 18h45 la pastro ankoraŭ ne venis. Denove la providenco helpis ĉar nia Elisabeth estis lacega kaj pli saĝe estis iri al la hotelo por kuŝigi ŝin.

Ĉiuj fotoj de la preĝejo de Sankta Mikaelo en Dijon


Preĝejo de Nia Sinjorino, Dijon
Preĝejo de Nia Sinjorino,
en Dijon


Corcelles-lès-Monts
Corcelles-lès-Monts



Pliaj fotoj de la hoteleto Chez Arlette

En Corcelles-lès-Monts

Ni veturis ĉirkaŭ 15 kilometrojn ĝis vilaĝo Corcelles-lès-Monts. Noktiĝis kiam ni alvenis fronte al la preĝejo. La hoteleto kie ni mendis ĉambron, "Chez Arlette" situas preskaŭ fronte: ĝi estas tipe vilaĝa tabakejo+trinkejo+restoracio+hotelo. ĉiuj nomumas la posedantinon per la baptonomo Arlette, tipe franca nomo, tre ofta post la dua mondmilito.

Matene, Elizabeth vekis nin je la 5a. Je la 5h30, ŝi havis kekson kaj akvon, kaj poste ni promenis tra la vilaĝo en la ankoraŭ tute nokta mateno. Kiam ni revenis, je la 6h30, ĉiuj ankoraŭ dormis kaj ankaŭ Elizabeth reendormiĝis. Dume, Anne kaj mi komencis redakti ĉi tiujn notojn... Baldaŭ vekiĝis ankaŭ fratino Cristina kaj sinjorino Arlette kaj Anne povis matenmanĝi, kaj eĥavi lakton por Elizabeth.

Ĉion enpakinte en la veturilon, ni ekiris je 7h45 al Flavignerot. La vilaĝo mem estas 3 km for, sed por atingi la monaĥejon necesas veturi plian 1,5 km. La suno leviĝadis dume kaj estis jam luma kiam ni alvenis al la moderna triangula kirko de l'monaĥejo, ekzakte je la 8a por la meso.

Vojo al la monaĥejo de Flavignerot
Vojo al la monaĥejo

Karmela monaĥejo de Dijon-Flavignerot

Estas festo hodiaŭ, sabaton 28an de oktobro! Ni kantis Gloro-himnon kaj dankis la Sinjoron pro la du apostoloj Simono kaj Judaso. La meso estis celebrita laŭ tute karmelana stilo: tre simple, tre senorname... La pastro parolis klare kaj distinkte, kelkfoje substrekante tian aŭ alian vorton, sen troigo. Post la legaĵo kaj post la komunio estis profunda silento. Aŭdiĝis nur la okazaj pepoj de Elizabeth...

Post la meso, atendante la malfermon de la akceptejo, ni promenis dum duonhoro en la ĉirkaŭaj vojetoj protektitaj de altaj arboj. Je la 9h30 ni povis eniri, renkonti la gastan fratinon, kaj malfaldi la vojaĝliton de Elisabeth en iu parolejo: jam bezonatis la matena siesto. Ni aĉetis la liturgian libreton por la diservoj honore al beata Elizabeth. Poste, Anne kaj Cristina reiris al la vilaĝo por matenmanĝi kaj mi iris preĝi en la ĉelo de beata Elizabeth de la Triunuo.

Ĉiuj fotoj de la Karmelo de Dijon-Flavignerot


Karmela monaĥejo de Dijon-Flavignerot
Kapelo de la monaĥejo de Dijon-Flavignerot

Kirko de la monaĥejo de Dijon-Flavignerot
Ĥorejo de la kapelo

Ĉelo de beata Elizabeth de la Triunuo

En 1979, kiam la Karmela komunumo de Dijon translokiĝis de la centra urbo ĉi tien, oni kunportis la fenestron, la tutan meblaron - unu lito, unu seĝo - kaj eĉ parton el la muroj de tiu ĉelo. Ĝin ni ne povas eniri sed vidas, de alia ĉambro, tra granda vitra fenestro.

Eniras la ĉelon, por silentpreĝi, nur karmelaninoj, de ĉi tiu aŭ de alia monaĥejo. La ĉambro kien ni vizitantoj povas enveni, estas muzeeto: en vitrinoj estas meslibro de beata Elizabeth, ŝia rozaria preĝoĉeno ktp. Ŝia kruco, konservita en la ĉelo, videblas tra la fenestro, apud relikvujo kun osto de la beatulino. Granda silento, pacoplena, regas.

Kiam revenis Anne kaj fratino Cristina ni kune iris silentpreĝi en la kapelo. Baldaŭ vekiĝis Elizabeth, petante la tagmanĝon. Je la 12a, ni reiris al la kapelo por la meza horo. La anĝeluso estis meditata laŭ tute bela maniero: anstataŭ ripeti Saluton Maria post la tri dialogoj, ĉiuj silentis kelkajn sekundojn aŭdante la sonorilojn de la kapelo. Karmelanino sonorigis ĝin ĉiufoje per ŝnuroj atingeblaj malantaŭ la altaro.

Ĉiuj fotoj de la ĉelo kaj de la muzeeto

Ĉelo de beata Elizabeth de la Triunuo
Ĉelo de beata Elizabeth de la Triunuo
Fotokopio de la originala manuskripto de la preĝo de Elizabeth al la Triunuo (21a nov. 1904a)
Fotokopio de la originala manuskripto
de la preĝo de Elizabeth al la Triunuo (21a nov. 1904a)

Elisabeth ludas kun hundeto



Pliaj fotoj de nia familia vojaĝo

Reveno al Metz

Post la diservo, ni reveturis al Corcelles por tagmanĝi ĉe Arlette. Multaj vilaĝanoj ĉeestis en la trinkeja parto kaj Elizabeth bone ludis kun ĉarma hundeto de iu kliento.

Ni baldaŭ ekiras hejmen. Kiel dum la alvena veturado, ni kune preĝas la rozarion en kelkaj lingvoj: france, itale, esperante, latine. Post ĉiu dekumo, ni kantas la refrenon de la preĝo de Elizabeth: O mia Dio, Triunuo kiun mi adoras, helpu min forgesi min entute, por enhejmiĝi en Vi, senmova kaj paca, kvazaŭ mia animo estu jam en la eterneco.

Anne kaj fratino Cristina interŝanĝas pri la monaĥa vivo. Anne vivis dum du jaroj kaj duono en Karmelo; Cristina dum unu jaro, kiam ŝi estis jam votita en sia apostola ordeno. Ambaŭ agnoskas ke ja en la monaĥejo ili konvertiĝis kaj malkovris la veran ĝojon, precipe rilate al la plezuroj kaj donacoj de la vivo. Nu, en la 'mondo' ofte regas malbonkonsciencaj komplikaĵoj pri ŝajnaj sinoferoj... La veran liberon ili lernis danke al la kontempla kaj frata vivo.


En la veturilo, Anne kaj fratino Cristina
diskutas pri siaj monaĥaj spertoj