Sabaton, 8an de julio 2006a

HPIM1006
Promenado en Bratislava

Matene, ni iomete promenis en Bratislava, sed la deziro atingi la IKUE-kongreson estis tro forta. Post kelkaj aĉetoj, ni trame iris al la stacidomo kaj eniris la unuan trajnon por Břeclav, kie ekiris alia trajno por Uherské Hradiště.

En la stacidomo, akceptis nin esperantisto - tuj rekonebla danke al sia IKUE-a T-ĉemizo. Samtempe kun ni, alvenis junulo portanta bebon en skarpo, sur la brusto; malantaŭe, li havis grandan dorsosakon. Li venis partopreni en la renkonto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo. Ni proponis al li veni kun ni en taksio. Tiel, ni famili-ar-e atingis Velehrad, loko de la 59a IKUE-kongreso.

Ĉeĥa Esperanto-Junularo
La plej juna partoprenanto,
Tobias-Oliver,
kun sia patro

Velehrad estas pilgrimloko de sanktaj Cirilo kaj Metodio, evangelizintoj de Slavaj popoloj. La baziliko estas dediĉita al Ĉielenpreno de Maria kaj al ili: ĉiu el ĝiaj du turpintoj surhavas figuron de la kunpatronoj de Eŭropo.

La pilgrimloko situas sur ebenaĵo meze de arbaro: tipe cisterciana setlo. Hodiaŭ ĝin prizorgas kongregacio de fratinoj de sanktaj Cirilo kaj Metodio. Ankaŭ jezuitoj ĉeestas, por la liceo, fronte al la baziliko.

Pliaj fotoj: Promenado en Velehrad  -  Baziliko  -  Ĉirkaŭaĵo de Velehrad

Baziliko Velehrad

Sonoriloj de la Baziliko
Baziliko Velehrad
Stojanov   Kapelo

La 59a kongreso de IKUE gastas en la Spirita Akceptodomo Stojanov: vasta kaj lumplena domo, kun komfortaj ĉambroj, propra kapelo kaj parko.

Dum la tuta semajno, kongresanoj renkontiĝis ĉiutage en la kapelo ne nur por mesoj kaj aliaj preĝoj, sed ankaŭ por prelegoj kaj kunvenoj.

Pliaj fotoj: 59a IKUE-kongreso
Akceptodomo Stojanov

Ni alvenis familie sabaton, 8an de julio, komence de posttagmezo. La unua tasko estis konstrui liton por Elisabeth: por senti sin sekura, 11 monata bebo bezonas baritan liton, el kiu ne eblas eliri nek fali. Dum la tuta semajno, ŝi bone dormis inter du litoj, muro kaj dorso de fotelo.

En la akceptejo, tuta teamo abelumas. Tie, ĉiu ricevas sian kongresanan tekon: ĝi portas, skribitan, la temon de la kongreso, Eŭkaristiko, renkonto kun Jesuo Kristo, kaj enhavas binditan kongresan libron kaj aliajn dokumentojn.

Vespere, ĉiuj jam alvenintaj partoprenis Sanktan Meson en la kapelo: ni ne prenis la tagan meson sed tiu por Paco kaj Justeco, kies tekstoj estas en Adoru je n-ro 071. Poste, ni ekzercis kantojn por la morgaŭa solena Sankta Meso en la baziliko kaj kune preĝis Kompletorion (Adoru 096).

HPIM1746 IKUE-2006

Dimanĉon, 9an de julio 2006a

Dimanĉe matene, gvidis la Rozarion Miloslav Šváček. Misterojn li ne anoncis sed li uzis la aldonitaĵojn post 'Jesuo' en ĉiu Saluton Maria.

La solenan Sanktan Meson ĉefcelebris Mons. Jan Graubner, ĉefepiskopo de Olomouc (t.e. metropolito de Moravio kaj, do, ordinario de la loko) kaj prezidanto de la ĉeĥa episkoparo. La baziliko estis plenplena, ĉar ankaŭ multaj lokaj enloĝantoj venis por dimanĉa meso. Tial, la Liturgio de la Parolo estis dulingva: ĉiujn legaĵojn oni aŭdis dufoje, en la ĉeĥa kaj poste en esperanto. Pastro Bernhard Eichkorn faris belan instigan homilion, baziĝante sur ĉiuj tri legaĵoj: aŭskultu (vokiĝo de la profeto Jeremia), akceptu (la dornego de sankta Paŭlo), agu (Jesuo malbone akceptata en Nazareth). Mons. Graubner aldonis mallongan predikon en la ĉeĥa. Kvankam li ne parolas esperanton, li bone gvidis la tutan riton.

Ĉefaltaro

Aŭskultu (mp3) :
Homilioj
Eŭkaristia preĝo

Poste, li revenis kun ĉiuj kongresanoj al Stojanov kaj kunprezidis la solenan inaŭguron kun Miloslav Šváček. La himnon de katolikaj esperantistoj, li volonte kunkantis. Kaj liaj bonvenigaj vortoj estas tradukitaj de Marek Blahuš.

Kiam venis lia vico saluti la kongreson, nome de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, Marek aparte dankis al Radio Vatikana, danke al kiu li fariĝis vere flua elparolanto de Esperanto.
Mi mem salutis kiel franco kaj invitis ĉiujn ĉeestantojn pensi pri tiuj kiuj restis hejme sed, dum la tuta semajno, turnos sian koron al Velehrad por esti en komunio kun ni.

Tiel, tradicie, salutis ĉiuj dek landoj kaj ĉiuj kunlaborantaj asocioj: KELI, ĉeĥaj esperantistoj, handikapuloj... Poste Miloslav Šváček legis salutvortojn de Kard. Vlk, primaso de Ĉeĥio kaj alta protektanto de IKUE.

IKUE-2006

Pliaj fotoj de inaŭguro kun Mons. Graubner
Aŭdvide :  

Mons. Graubner tagmanĝis kun ni en la granda remtero de Stojanov. Post la manĝo, mi aliris lin por donaci ekzempleron de la preĝo de beata Elizabeth de la Triunuo: kune kun P-ro Stefano Hawkes-Teeple, sj, mi esperantigis ĝin. Mi ankaŭ donis al li karteton kun bazaj preĝoj en Esperanto. Ĉion li akceptis kun paŝtista bonkora rideto.

Preĝo de
Elizabeth de la Triunuo

La liberan posttagmezon ni ĝuis familie kaj ripoze.

Vespere, ni ĉiuj kongresanoj revenis al la baziliko por spirita koncerto de Miroslav Smyčka: li interpretis plurajn belajn paĝojn de komponistoj precipe profanaj sed kiuj, jen kaj jen, verkis religie: Mozart, Dvořák, Franck... Kantojn akompanis la granda orgeno de la baziliko.

Post la koncerto, ni restis en la baziliko por la vespera preĝo.

Kompleta programo, tekstoj kaj
sonarkivoj de la koncerto

Aŭdvide:
Koncerto
Vespera preĝo


Lundon, 10an de julio 2006a

Dum la postaj tagoj, ni sekvis monaĥejan ritmon, kun tri grandaj rendevuoj kun la Sinjoro: meso matene, tagmeza preĝo kun Anĝeluso, vesproj sekvitaj de Eŭkaristia adorado. La Rozarion ni preĝis frumatene, antaŭ la Sankta Meso: tiun manieron mi ne konis, sed ĝi verŝajne estas loka kutimo, ĉar en la Baziliko, Ĉeĥoj faris same.

Lundon, la meson por unuiĝo de la kristanoj ĉefcelebris P-ro Lájos Kobor, prezidanto de la ekumena komisiono de IKUE kaj KELI.

Post la matenmanĝo, ni ekzercis, per Adoru, la kantojn de la morgaŭa meso. Miloslav Šváček legis leteron de kard. Stanislav Rylko: per la Eŭkaristio, Jesuo estas inter ni, ni ricevas Lian amon, nia amikeco kun Li kreskas kaj ni lernas donaci nian vivon por tiuj kiujn ni amas.

Prelegis P-roj Eichkorn kaj Kronenberger pri Adoru. Poste, Albrecht Kronenberger gvidis komunan legadon de bibliaj tekstoj pri Eŭkaristio: el la Evangelioj, Agoj de la Apostoloj kaj Epistoloj .

Tuj post la tagmanĝo, kiel dum ĉiuj postaj tagoj, ni membroj de la Kunviva Rozario kuniĝis en la kapelo por kune mediti nian dekumon. Ni alvenis 19 kaj foriris 27, do jam komenciĝis dua Kunviva Rozario.

Posttagmeze, ni grupe vizitis Velehrad.

Bernhard Eichkorn
Prelego de Bernhard Eichkorn



IKUE-2006
Vizito de Velehrad

Mardon, 11an de julio 2006a

Marde matene estis festa tago: ni celebris la meson de sankta Benedikto. Anne kaj mi forte pensis pri fratino Marie-Eve de la Resurekto, karmelanino de Montmartre (Parizo): hodiaŭ ŝi engaĝiĝos definitive en la ordeno. Danke al P-ro Eichkorn, kiu anoncis tion dum la porpetoj, ni povis disdividi tiun preĝintencon kun ĉiuj partoprenantoj.

Post la matenmanĝo kaj kanta ekzercado, okazis du prelegoj. Mi prezentis komentarion de la rakonto de Babel (Gen 11, 1-9). Interalie, mi distingis kiel la konstruantoj de la Turo fortostreĉis mem konstrui sian unuecon, detruante la liberecon, dum, en la Eŭkaristio, ni ricevas la veran unuecon, t.e. Jesuon Kriston.

Stanisław Śmigielski prelegis pri la t.n. eŭkaristiaj mirakloj, substrekante ke la vera miraklo estas Eŭkaristio mem, per kiu Jesuo ĉeestas. Li legis la tekston de ekumena akordo de grekortodoksa, luterana kaj romkatolika Eklezioj, en 1999a, pri la Reala Ĉeesto de Kristo en la Eŭkaristio.
Poste, li ankaŭ legis resumon de Boguslaw Sobol pri kelkaj famaj eŭkaristiaj mirakloj.

Fine de la mateno, Miloslav Šváček legis salutan leteron de P-ro Zielonka.

Stanisław Śmigielski
Prelego de Stanisław Śmigielski


Aŭdvide: Prelego de Bruno Masala

Vespere, ni ĉiuj kongresanoj sidis ekstere, en la korto, por aŭskulti kaj spekti folkloran ensemblon Lipina Vracov: junuloj tre lertaj, kaj muzikistoj kaj dancistoj. Ĉeestis ankaŭ aliaj gastoj de la religiulinoj: grupo da mensaj handikapuloj.

Pliaj fotoj de la folklora vespero
Aŭdvide:

Lipina Vracov

Merkredon, 12an de julio 2006a

Merkrede matene, ni celebris la Sankta Meson por mortintoj. Dum porpetoj, estis legataj ĉiuj nomoj de forpasintaj karuloj, kiujn ni surskribis dum la antaŭaj tagoj. La ofera kanto, gvidita de P-ro Albrecht Kronenberger estis tre bela.

Okazis la Ĝenerala Kunveno de IKUE. Kvankam ni perdis multe da tempo diskutante pri juraj detaletoj, danke al Marija Belošević ni povis aŭskulti, kaj legi mem per projekciilo, la raporton de nia sekretario Carlo Sarandrea. Krome, la Ĝenerala Kunveno plenrajtigis la estraron estigi komisionon pri Espero Katolika, Radio Vatikana kaj aliaj informservoj: la komisiono havos ĉiujn decidopovojn pri tio dum la venonta jaro. Mi proponis konstrui administran TTTejon por IKUE dum aŭtuno.

Posttagmeze, Štefan Grenda prezentis mallongan prelegon pri 'Maria en nia kristana vivo' kaj vespere Anjo Amika kantan koncerton en la kapelo.

(Bedaŭrinde, la tuta aŭdvida registraĵo de tiu posttagmezo estas perdita!)

Sankta Meso por mortintoj:

Aŭdvide:

Sone (mp3): Legaĵoj
Ofera kanto, Eŭkaristia preĝo
Patro nia, Komunio kaj fina rito


Marija Belošević
Marija Belošević
dum la Ĝenerala Kunveno


Ĵaŭdon, 13an de julio 2006a

Ĵaŭde, plej multaj el la kongresanoj ekskursis al Valtice kaj Lednice. (Tie Anne kaj mi gastis je novjaro 2005, ĉe Jaroslav Pokorny, en la muzeo.) Ni restis ok personoj en Velehrad, interalie Bernhard Eichkorn kiu celebris Sanktan Meson honore al Maria. Cetere, ankaŭ la aliaj celebris tiun meson, en la preĝejo de Ĉielenpreno en Valtice.

Kongresanoj revenis tre ĝojaj, interalie pro la lasta programero de la ekskurso, en Templanaj Vinkeloj de Čejkovice. Tie, František Havlík regalis ilin per sia vino.

Sankta Meso honore al Maria:
Sone (mp3): Legaĵoj
Patro nia kaj Paco-signo


Vendredon, 14an de julio 2006a

Vendrede frumatene, mi faris longan promenadon en la ĉirkaŭĵo de Velehrad. Finfine, mi povis vidi mem la belajn lignajn statuojn, lagetojn kie homoj fiŝkaptas meze de multinfanaj anasaj familioj...

Post la Rozario, ni adoradis Jesuon en la Tre Sankta Sakramento. Post la matenmanĝo kaj kanta ekzercado, okazis du prelegoj: Jan Kalný trafe prezentis la problemaron de komunua lingvo por la kristanoj; Marija Belošević prezentis la spiritalecon de du kroataj beatuloj pri Eŭkaristio.

Simpatia polino faris al mi donaceton, okaze de nacia festo de Francio.

Tagmeze, ni ne preĝis la mezan horon sed la pli liberan tagmezan diservon proponitan en Adoru n-ro 010

Tagmeza diservo, gvidita de P-ro Albrecht Kronenberger (mp3)

Jan Kalný
Jan Kalný : Ĉu kristanoj
bezonas komunan lingvon?

Tuj post la manĝo, membroj de la Kunviva Rozario kuniĝis en la kapelo. Ni kune faris kelkajn decidojn. La dua Kunviva Rozario ricevas kiel specialan preĝintencon la unuecon: unueco de la kristanoj, unueco de la familioj. Ĉiu Kunviva Rozario havas propran ĉielan patronon: la unua sanktan Maksimilianon Kolbe; la dua beatan Elizabeth de la Triunuo.


Oficiala TTT-ejo de la
Kunviva Rozario en Esperanto

Posttagmeze, la Sanktan Meson ĉefcelebris Mons. Karel Otčenášek, ĉefepiskopo de Hradec Králové. Li estas fervora esperantisto kaj dediĉis sian predikon al la nova latino de la Eklezio. Esperanto estas ia moderna versio de la latina, bona kaj taŭga por kristanoj, samkiel la judoj havas la novan hebrean lingvon apud la liturgia, la islamaj araboj la modernan literaturan araban lingvon apud la korana...

Post la meso, ni povis renkonti lin en la sakristio kaj petis subskribi poŝtkarton por nia episikopo: nu, Metz kaj Hradec Králové estas ĝemelaj urboj kaj la episkopoj interrilatas. Super sia nomo, li skribis, latine: alterutrum benedicamus, t.e. ni benu unu la alian.
Jan Kalný klarigis al li ke Anne kaj mi kunordigas la Kunvivan Rozarion en Esperanto, en kiu estas jam 27 personoj el la tuta mondo, eĉ unu pastro el Afriko. Tion aŭdinte, lia rigardo lumiĝis kaj, kun forto, li diris al ni: «Eltenu!»
Ni donis al li karteton kun bazaj preĝoj en Esperanto kaj ankaŭ la preĝon de Elizabeth de la Triunuo. Li jam konis ŝin! «Ŝi akompanis min dum la militaj jaroj», li diris kun dankemo.

Ferma Sankta Meso

Aŭdvide:

Sone (mp3): Komenco - Legaĵoj
Prediko de Mons. Karel Otčenášek


Mons. Karel Otčenášek

Tuj post la meso, la malgranda koruso kunigita por la semajno kuniĝis lastfoje por prepari la morgaŭan meson: Anna Laszay, Daniel Chevalier, Anne & Bruno Masala. Ĉifoje aldoniĝis ankaŭ Vera Kirsch, filino de diakono Kirsch.

Vespere, ni kongresanoj lastfoje kuniĝis en la korto de Stojanov por adiaŭa vespero: ĉiu estis invitita prezenti ion, kanton, sketĉon... La infanoj kun Zdenka Novotná preparis tutan spektaklon.

Pliaj fotoj de la infanoj dum la tuta kongreso   Aŭdvide:

IKUE-2006
Spektaklo de la infanoj

Sabaton, 15an de julio 2006a

Sabate matene, nia koruseto prizorgis ĉiujn kantojn de la Meso Viva Akvo. Ni kantis plurvoĉajn kantojn, interalie du de Taizé. La pastroj sekvis la unuan Eŭkaristian preĝon (Adoru 051), kiu estis entute ĉantata.

Dum la tuta mateno, foriris kongresanoj. Tamen, feliĉe, mia kara amiko Pavol foriris nur fine de la mateno, kaj ni havis momenton kune por babili. Dum la tuta semajno, ni multe kunlaboris sed apenaŭ kunestis! Nia familia triopo restis la lasta, ĝis venis taksio porti nin al la stacidomo.

Forirante, ni tutaparte dankis la Sinjoron pro la kongregacioj kiuj, ĉie en la mondo, prizorgas tiajn domojn, kie kristanoj povas renkonti gefratojn, preĝi kune kun ili, kreski en la kredo.

Sankta Meso Viva Akvo:
Sone (mp3):
Komenco
Eŭkaristia preĝo

Por atingi Timisoara-n, ni uzis noktan trajnon de Vieno. Ni sentis tre feliĉaj trovi la lastan tute malplenan kupolon: ĝi eĉ havis tiujn 6 defaldeblajn seĝojn per kiuj oni povas fari tri horizontalajn kuŝejojn! La trajno ekiris kun malfruo sed ni finfine endormiĝis, ĉiuj tri.

Kompreneble ni estis vekitaj de doganistoj kaj kontrolistoj, sed ni ĉiufoje sukcesis reendormiĝi. Tamen, noktomeze en Budapeŝto, la vekiĝo estis iom drasta: purigistoj frapadis ĉe la pordo kaj urĝege petis nin elirigi el la vagono... Ni devis atendi sur la kajo ĝis venis aliaj vagonoj kiuj pluiras al Rumanio. Ni trovis malplenan kupolon, sed ne eblis transformi ĝiajn seĝojn en litojn.

Feliĉe venis en nia kupolo David, juna hungaro tre simpatia. Li foriris al Transilvanio por montgrimpi dum du monatoj kaj havis grandegan ekipaĵon: li pruntis al ni sian matracon por Elisabeth. Ni havis kun li tre interesan diskuton. Li demandadis pri Esperanto. Li mem estas judo kiu sufiĉe ŝatas Jesuon kaj eĉ kelkfoje pensas pri Li. Mi diris ke mi mem estas kristano kiu interesiĝas pri judismo kaj studas ĝin.

Nu, mi neniam la unua parolas pri Jesuo al judo. Mi ja konscias ke, ni kristanoj, nenion havas por instrui al judoj; prefere ni lernu de ili. Kaj, precipe, ni donu al judoj respekton kaj amon, ĉion kion dum jarcentoj ni Gentanoj ne donis al ili. Sed David montris intereson kaj la karteton kun Patro nia en Esperanto li tre volonte ricevis.

Post kelkaj horoj ni sukcesis iom dormeti en la kupolo. Sed ĉe la hungara-rumana landlimo, en Curtici, la trajno haltis unu horon kaj duonon. Kiam mi plendete rimarkigis ke jam la kvara doganisto venis por kontroli niajn pasportojn kaj ŝajnas ke iliaj kvar teamoj faras tion en la tuta trajno, David ŝerceme reagis: "Nu, ja, peza laboro!"

HPIM1766
Elisabeth foliumas
en la trajno de Vieno

Sekvo de nia vojaĝo