|
Emaus, la nomo de vilaĝo kiu resumas la tutan vivon kaj faron de Abbé Pierre Emaus, jen vojo Emaus, tio estas unue la paĝo de la Evangelio kiun ni ĵus aŭdis. Ĝi rakontas kiel vojiro de malĝojo povas fariĝi promeso de espero. Du kunuloj senkuraĝigitaj forlasis Jerusalemon. Dum ili forvenas de la Sankta Urbo, nekonatulo ilin atingas, alproskimiĝas, pridemandas kaj komencas paroli al ili. Io vekiĝas en ili kaj ilin skuas interne: «Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo?», diras ili kiam iliaj okuloj malfermiĝas, kiam ili rekonas Jesuon. En tiu epizodo de la vespero de Pasko, Abbé Pierre vidis sian tutan mision, la aventuron de Emaus. «Georgo, iam diras li al sia unua kunulo, venu, vi kiu estas tute rompita. Ni trovu iun alian kiel vi kaj ni kune iros malpezigi trian.» Kelkajn jarojn poste, Francio malkovris la epopeon de la ĉifonistoj de Emaus. Oni rigardis ilin kiel ekskluditojn aŭ vivvunditojn sed, envere, ili estis jam semantoj de espero. Sufiĉis ke iu ŝprucigu en ili la fonton por ke ilia tuta homeco estu denove irigaciata. Kie li trovis sian energion, tiu pastro kun malforta sano, senĉese malsana de sia infanaĝo? La preĝado, la ĉiutaga konversacio kun Jesuo estis la sekreto de la maltima dinamismo de Abbé Pierre. Ekde sia infanaĝo, en familio, li lernis trinki el tiu fonto de viva akvo. Dum la sep jaroj da vivo ĉe la Kapucenoj, li ricevis firman spiritan instruon laŭ la spirito de sankta Francisko el Asizo. Pli malfrue, li volis retiriĝi en la silento kaj vivis ok jarojn inter monaĥoj, en la abatejo de sankta Vandrilo, apud Esteville, la loko kie ripozas siaj unuaj kunuloj, kien li rekuniĝos kun ili ĉivespere. Ne eblas engaĝiĝi en la servon de la malriĉuloj kaj iri fronte al ĉiuj mizeroj kun tia entuziasmo, ĝis naŭdek kvar jaroj, se oni ne iras serĉi tiun forton kiu venas de aliloke. Kiom da fojoj, kiam la ŝarĝo fariĝis tro peza, liaj proksimuloj aŭdis lin diri: «Lasu min». Tiam li eniris dialogon kies enhavon li rivelis nur po kelkaj vortoj: «Ho Dio, ci kiu estas, estu». Tiu Dio al kiu li alparolis kun infana konfido, Jesuo rivelis al li ke Li estas amo. La voko estis tie; endis do reiri sur la vojo, atesti tiun amon kaj disdividi ĝin kun la aliaj. Emaus, jen domo Emaus estas ankaŭ domo, gastejo. Ĝi estas kiel rifuĝejo por ĉiuj kiujn malfacilaĵoj de la vojiro elĉerpis aŭ perdis. La kunuloj batalos kune por bandaĝi la vundojn. «Rehavigi al la homo lian dignecon, diras Abbé Pierre, jen la granda sekreto.» Por tio, la vojplano estas simpla: konstrui domon, retrovi la sencon kaj la emon labori, gajni salajron por garantii sian vivon kaj, senprokraste, ekhelpi al tiuj kiuj estas en mizero ankoraŭ pli granda. Ĉiam unue pensi al la aliaj. Oni permesu al mi rakonti anekdoton, signa momento de lia infanaĝo kaj familia vivo en Liono. Iun dimanĉon, la juna Henri - li ankoraŭ ne aĝas 10 jarojn - estis punita kaj senigita je eliro ĉe gekuzoj. Kiam liaj fratoj, revenantaj vespere, rakontas sian ĝojon kaj la ludoj dum la posttagmezo, li respondas al ili: «Kiel vi volas ke tio tuŝu min? Mi ne ĉeestis.» «Tiam, diras li, mi vidis la vizaĝon de mia patro malheliĝi. Li prenis min aparte kaj diris: 'Nu Henri, kaj la aliaj? Ili ne valoras por vi!'». Tiu frazo, kiun li neniam forgesis, signas la komenciĝon de lia persistega batalo kontraŭ ĉia formo de egoismo, la sia kaj tiu de la aliaj. Benata estu Dio pro tiu patro de multnombra familio kiu atentas ĉiun el siaj infanoj! Kaj kiu, pro amo, batalas kontraŭ la peko ekde kiam li vidas ĝin ekkreski en ilia koro. Oni povas diri ke la aliuloj ja havis lokon, en la sekvo de la vivo de Abbé Pierre. Ĉio ekiris de povra barako, trovita en Neuilly Plaisance2, dum 1947a. Oni flikas ĝin kaj la unuaj kunuloj alvenas du jarojn poste. Sur la pordo, li metas tabuleton: «Emaus». Jarpostjare, la hejmlokoj multobliĝos. En Charenton, kie oni reutiligis malnovan kapelon, la pastro loĝas je la 10a etaĝo de najbara domego kaj ofte venas manĝi kun la kunuloj. Dum vintro 54a, la ribelanto de Dio3 vekas tutan Francion el sia malvigleco per tiu krio poste fama: «Miaj amikoj, helpon, ia virino ĵus mortis frostiĝe ĉinokte je la 3a horo, sur la trotuaro de Sebastopol bulvardo.» La tono de lia voĉo, la bildoj de tiu granda momento restas gravuritaj en niaj memoroj. Tuta popolo, danke al Abbé Pierre, eniris tiun «ribelon de la boneco». Ĉiu homo rajtas je deca loĝejo kie li povu vivi kun la siaj. Kvindek jarojn poste, la aventuro daŭras, kaj la kunbatalo ne atingis venkon. Abbé Pierre neniam forlasos ĝin, li komunikis sian impeton al multaj aliaj. Ankoraŭ pasintjare, je naŭdek tri jaroj, li reprenis sian pilgriman bastonon por iri al Nacia Asembleo petegi la deputitojn agi por la malbone loĝatoj. Ne nur li ĉiam defendis la malriĉulojn, sed li mem vivis kiel malriĉulo. Ekde la aĝo de 19a jaroj, li rezignas sian heredan parton kaj disdonas ĉiujn havaĵojn kiuj venas de lia familio. Deputito de Meurthe-et-Moselle4, tuj post la milito, li donas ĉiumonate sian parlamentanan salajron al tiuj kiuj ĉion malhavas. Ĝis la fino de sia kuro, malgraŭ sia konateco, li gardis la malriĉecon. Tio garantiis la aŭtentecon de lia agado. Sed tio estas ankoraŭ malmulto laŭ li. Se tiu gesto ne estas enloĝata fare de pli profunda lumo, ĝi valoras nenion. Deziris li aŭdigi al ni ĉi matene la brulantan instruon de sankta Paŭlo pri la karitato: «se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.» (1Kor 13, 3) Emaus jen manĝo, rivelo kaj nova ekiro Emaus, fine, estas manĝo. En la Hejmlokoj5, oni trovas malferman tablon kun simpla nutraĵo aŭ festomanĝo. Ĉiu havas sian lokon, la konversacio viglas kaj, dumvintre, la varma kafo estas bonvena je ĉiuj; granda momento de la ĉiutaga kaj frateca vivo. De kelkaj jaroj, por la fino de lia vojiro, Alfortville, urbo de la Pariza ĉirkaŭurbo, estis tute surprizita kaj feliĉa akcepti la francon la plej estimatan de siaj sampatrujanoj. Tie li estis akompanata ĝis la fino. En kelkaj ĉambroj, apud la Internacia Centro de liaj kunuloj, li sciis gardi la mildan lumon de Emaus, atendante la horon de la renkonto. La Evangelio de Emaus komprenigas al ni ke ankaŭ ni estas atendataj por alia manĝo. La Sinjoro ĉetabliĝas kun ni. Li prenas la panon, benas ĝin kaj donas al ni. Jen gesto kiu resumas la tutan mision de Kristo kaj la ambicio de Abbé Pierre. Nenio pli utilas al la homaro ol tiu disdivido konkreta kaj frateca. Al tiu «manĝo de la Sinjoro», li ĉiam fidelis. Ciuvespere, je la dirita horo, li celebris la meson. Ĉio estis zorgoplene preparita en lia ĉambro: la tablo instalita, la kaliko, kelkajn hostiojn, kaj lia eluzita libro kiun li prinotis en ĉiuj paĝoj. Tiu manĝo estas la momento de ia Revelacio. En Emaus, dum la pano estas rompata, la okuloj de la kunuloj malfermiĝas kaj ili rekonas la Sinjoron: vere li resurektis. Ekde nun, la venko de la amo kontraŭ ĉiuj malĝojoj de tiu ĉi mondo estas certigita. Sed Kristo malaperas; Liaj disĉiploj transpaŝis de seniluziiĝo al entuziasmo. Tuje, ili ekvojas kiel mesaĝistoj de espero. Jen la manĝo kiun ni vivas nune en Nia Sinjorino de Parizo, kaj Abbé Pierre mistere partoprenas ĝin. Li atendis la morton en paco kaj kun granda fido. Oni povas diri ke li deziris ĝin. En la fino de «Saluton Maria», li preferis diri: «Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj, nun kaj en la horo de la Renkonto.» Ni preĝas ĉimatene por ke Dio donu al li sian pardonon, donu al li vivi la grandegan ĝojon de tiu renkonto. Sojle de la domo kien Jesuo foriris prepari lokon por ni, nia Patro atendas lin kaj malfermas al li siajn brakojn. Dankon, Sinjoro, ke vi donis al ni tian fraton! Dankon, Abbé Pierre, ke vi donis al ni tian ekzemplon! Vi malaperas kaj ni, kiel la kunuloj de Emaus, ni ekiras bonpaŝe, hodiaŭ, por atesti pri tiu amo kaj servi la aliajn, ĝis nia lasta spiro. kard. Philippe Barbarin, Ĉefepiskopo de Liono 1 Kardinalo Philippe Barbarin, ĉefepiskopo de Liono, estas primaso de Francio. 2 Neuilly Plaisance kaj Charenton estas en la kunurbaĵo de Parizo. 3 Oftaj epitetoj de Abbé Pierre estas en la franca "l'insurgé de la bonté" (la ribelanto de la boneco) aŭ "l'insurgé de Dieu" (la ribelanto de Dio) 4* Departamento en nordorienta Francio 5 en la franca les Foyers, tiuj domoj kie la kunuloj de Emaus kunvivis kaj kune llaboris |
Abbé Pierre
Abbé Pierre chifonisto, 1954
Abbé Pierre alvokas, 1954
Abbé Pierre, pentraĵo de Eve Clair
|
Aforismoj de Abbé Pierre (el Espero Katolika)
- La homo kredas, ke li multe progresis, ĉar li forgesas el kie li foriris (EK 1976.7)
- Ja ne tirante la tigon oni pli rapide kreskigas la tritikon. Oni devas pacienci kun amo, konsideri tagon post tago la plej etan klopodon, la malrapidan kreskon de ĉiu homo (EK 1986.10)
- Homo saviĝas nur ekde la momento, kiam li mem fariĝas savanto (EK 1986.11)
- Ami signifas starigi en la unua rango tiun kiu pleje suferas (EK 1992.3-4)
Ligoj
Esperantlingva paĝo en Vikipedio, kun biografio, citaĵoj, bibliografio, ligoj...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Abb%C3%A9_Pierre
Eo-elsendoj de Radio Vatikana okaze de la forpaso de Abbé Pierre
2007-01-24
2007-01-28
Originala teksto de la homilio (en la franca)
- enreta versio disponigita de Zenit.org: http://www.zenit.org/french/visualizza.phtml?sid=101863
- pdf disponigita de la franca episkopara konferenco: http://www.cef.fr/catho/actus/archives/2007/homelie_abbe_pierre_cardinal_barbarin.pdf
Meslibreto por la funebra meso (en la franca, kun legaĵoj ankaŭ en la angla kaj hispana)
- pdf disponigita de Prions en Eglise: http://www.prionseneglise.fr/illustrations/Multimedia/Titres/prionseneglise/livret_celebration_Abbe_Pierre.pdf